Biotekniko
El Vikipedio
La biotekniko kaj la aplikata mikrobiologio: Biotekniko estas la apliko de bakterio aŭ fungo por produktado de nutraĵoj (jogurto, pano, vino, fromaĝo), medikamentoj (kun helpo de gentekniko), industriokemiaĵo (alkoholo, acido) aŭ enzimoj. Oni utiligas bakteriojn ankaŭ en metalominejoj por izoli kupron kaj oron. Tiuj bakterioj estas kapablaj desolvi kaj forigi la ŝtonaĵon.
La foja uzo de la radiko "teknologi-" (bioteknologio) anstataŭ la tradicia "teknik-" estas influata de la angla lingvo.
La Unuiĝinta-Naciara difino el ties Konvencio pri biologia diverseco tekstas:
- Biotekniko estas ia teknika apliko, kiu uzas biologiajn sistemojn, vivantajn organismojn aŭ ties derivaĵojn por fari aŭ modifi produktojn aŭ procezojn por specifa uzo.