Fobo
El Vikipedio
Fobo (Marso I) estas la pli granda kaj pli proksima el la du lunoj de Marso. La luno estas tiel proksima al la planedo, ke ĝi dufoje tage leviĝas en la okcidento kaj subiras en la oriento.
Oni kredas, ke Fobo estas kaptita asteroido. La orbito de Fobo, nun 9378 kilometrojn for de la centro de Marso, sinkas je 1,8 m dum ĉiu jarcento. Post 50 milionoj da jaroj Fobo aŭ kolizios kun Marso aŭ fariĝos planeda ringo.
Fobo kredeble konsistas el ŝtonoj kaj glacioj. Ĝi pezas 1,08 . 1016 kilogramojn. La plej elstara aspekto sur la luno estas pli granda kratero nomata Stiknio (Stickney).
Asaph HALL trovis Fobon la 18-an de aŭgusto 1877. La luno estas nomata laŭ la filo de la dioj Marso kaj Venuso.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://exp.arc.nasa.gov/downloads/celestia/data/solarsys.ssc
- http://adsabs.harvard.edu//full/seri/AN.../0091//0000014.000.html
- http://adsabs.harvard.edu//full/seri/Obs../0001//0000181.000.html
- http://adsabs.harvard.edu//full/seri/MNRAS/0038//0000205.000.html
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:
Ĉi tie estas aldonaj eksteraj ligiloj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn eksterajn ligilojn kaj metos ilin en la artikolon. |
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |