Ezofago
El Vikipedio
Biologio > Anatomio > Homa anatomio > Digesta sistemo
Ezofago (œsophagus) estas pli-malpli longa maldika tubo, kondukanta la nutraĵon de la gorĝo ĝis la stomako.
Ĝia interna surfaco estas kovrita ĉe la malpli evoluintaj bestoj per cilia epitelio, ĉe pli evoluintaj animaloj per plurtavola platĉela epitelio.
La suba parto de ezofago povas pligrandiĝi tiel formante kropon (ingluvies).