Claude Debussy
El Vikipedio
Klasika muziko
Debussy, Claude (Achille), *Saint-Germain-en-Laye 22-an de aŭgusto 1862, +25-an de marto 1918, naskiĝis en modestaj cirkonstancoj. Pianinstruo ĉe disĉiplino de Chopin, ekde 1873 ĉe Pariza konservatorio, 1889 rompremio dank al pledado de Gounod, sed al li ne plaĉis Romo. Li estis ofte eksterlande :Anglio, Nederlando, Italio, Rusio, Germanio (Bayreuth), kie li ricevis multajn impulsojn. Ĉefe li tamen vivis en Parizo en artista, poeta kaj muzikista medio. Mortis je kancero, enterigitis en tombejo Passy
- En la verko de Debussy aŭdiĝas influoj el diversaj stiloj, direktoj kaj komponistoj ( Bach, Mozart, Musorkski, Wagner, Massenet, la francaj clavecenistes, Gregoria ĉanto, indonezia gamelana muziko). Sed ne nur tiuj ĉi elmuzikaj influoj formis la stilon de sia muziko, sed ankaŭ ekstermuzikaj influoj, nome la pentrarto, la literaturo kaj la poezio. Li kreis muzikstilon, kion oni nomas alude al la pentrarto tiutempa "impresionismo" Tipe por tiu stilo estas, ke Debussy aplikas ne nur la tradician maĵorminoran sistemon, sed ankaŭ la kvintonan, la plentonan kaj la kromatikan gamojn. La akordoj povas esti pliampleksigitaj al undecimakordoj. Kontraŭe al la tradicia kontrapunkto Debussy ofte metas voĉojn kvint- aŭ kvartparalele. Je longaj kaj ekzaktaj temoj li rezignas favore al mallongaj motivoj Per tiaj stilelementoj Desbussy ne nur komponas kvazaŭ li pentrus, sed ankaŭ preparas la grundon por la moderna muziko. Krome siaj harmonioj ege influas la ĵazomuzikon