Carl Sagan
El Vikipedio
Carl Edward SAGAN (Novjorko, 9-a de novembro de 1934 — Seatlo, 20-a de decembro de 1996) estis fama usona astronomo kaj scienca disvastiganto.
Li estis pioniro en la kampo de la eksterbiologio, kaj organizanto de la projekto SETI (Search for Extraterrestrial Intelligence, serĉo de ekstertera inteligenta vivo). Sagan fariĝis tre fama pro la serio de televidaj dokumentfilmoj Cosmos, kiun li redaktis kaj mem prezentis.
Enhavo |
[redaktu] Scienca kariero
Carl Sagan estis profesoro de astronomio de la Universitato de Cornell en Usono. Li estudis la planedojn, kaj pruvis la ekziston de forceja efekto en la planedo Venuso. En postaj artikoloj li atentigis pri la danĝeroj de tiu fenomeno ankaŭ en la planedo Tero. Sagan ankaŭ estas konata kiel unu el la aŭtoroj de la teorio de la nuklea vintro, pri la danĝeroj de klimata ŝanĝo post ebla nuklea milito.
Sagan partoprenis en tre diversaj iniciatoj rilataj al la astronaŭtikaj vojaĝoj. Unu el la plej konataj estas la pretigo de mesaĝo sendota en la spacon en kosmoŝipo, kiu povus esti legata de ekstertera civilizacio. Tio konkretiĝis en ora plato kiu estis inkludita en la satelito Pioneer 10.
Entute, Sagan estis (kun)aŭtoro de pli ol 200 sciencaj verkoj pri planedaj sciencoj kaj serĉo de ekstertera vivo.
[redaktu] Scienca informado
Sagan gvidis sennombrajn iniciatojn por disvastigi la sciencon, kaj specife la planedajn kaj astronomiajn al la publiko ne specialigita. Li kunfondis kaj ĉefredaktis la revuon "Icarus" pri studoj pri la sunsistemo. Li kunfondis la Planedan Societon, privatan entreprenon por la esploro de la spaco. Li ankaŭ multe influis en la lanĉo de la projekto SETI.
Sagan verkis diversajn librojn, pri scienco, kiuj donis al li grandan famon. La plej konata estas la serio Cosmos, kiun akompanis televida serio.
Li verkis la sciencfikcian romanon Contact, kiu estis poste konvertita en filmo, kiun ĉefrolis Jodie Foster.
Sagan senĉese batalis kontraŭ la pseŭdoscienco kaj kontraŭ la malklero pri scienco.
[redaktu] Personeco
Sagan estis laŭ origino juda. Li tamen estas konsiderata kiel ateisto aŭ agnostiko.
Li partoprenis diversajn sociajn kaj politikajn iniciatojn, ĉefe kontraŭ nukleaj armiloj.
Carl Sagan edziĝis trifoje: al la biologo Lynn Margulis en 1957, al la artisto Linda SALZMAN, kaj fine al la sciencisto Ann Druyan.
[redaktu] Eksteraj ligoj
- Oficiala paĝo (en la angla)