Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Benito Juárez - Vikipedio

Benito Juárez

El Vikipedio

Benito Pablo JUÁREZ GARCÍA estis prezidento de Meksiko inter 1858 kaj 1872. Li naskiĝis je la 21-a de marto 1809 en San Pablo Guelatao (Oaxaca) kaj mortis je la 18-a de julio 1872 en la nacia palaco en Meksikurbo.

Juárez estis indigenxa meksikano kaj devenis de la zapotekoj kaj lernis la hispanan lingvon nur en la aĝo de 12 jaroj. Kiel guberniestro de la provinco Oaxaca li distingis sin per progresema agado. Sub la prezidenteco de Santa Anna li estis arestita kaj deportita al Havano; li sukcesis fuĝi al New Orleans, kie li vivis ĝis 1855.

Dum la regado de Juan ÁLVAREZ li estis ministro pri justico kaj publika klerigo. Li instigis progresemajn leĝojn, kiuj preparis la konstitucion de 1857, en kiu jaro li estis nomumita prezidanto de la Plej Supera Tribunalo.

Konservativula ribelo ekigis la reforman militon, dum kiu Juárez en 1858 senbalote alprenis la prezidentecon de la respubliko kaj unu jaron poste proklamis reforman leĝaron. Tiu leĝaro konsistigas la bazon de la moderna meksika ŝtato; ili konfiskis la bienojn de la klerikaro, ŝtatigis la terenon kaj deklaris la disecon de eklezio kaj ŝtato.

Post iro en Meksikurbon en 1860 li estis en 1861 konfirmita kiel prezidento. Pro la malfacila fiska situacio li suspendis la pagon de eksterlandaj ŝuldoj, kontraŭ kio protestis Francio, Hispanio kaj Britio. Sekvis invado de franciaj trupoj, kun la konsento de la malvenkintoj de la reforma milito, kaj la proklamado de Maksimiliano de Habsburgo kiel imperiestro de Meksiko, kiu formale regis de 1864 ĝis 1867.

Apogate de la burĝaro kaj granda parto de la kamparanaro Juárez sukcesis organizi reziston al la invadintoj. Kvankam li devis retiriĝi ĝis la ekstrema nordo de la lando, li fine ricevis helpon de Usono, kiu esperis tiel malgrandigi la influon de la eŭropaj ŝtatoj. Tiel Juárez sukcesis rekonkeri la ĉefurbon kaj iĝis reelektita kiel prezidento en 1867. Li regis en tiu periodo ter aŭtoritatece kaj frontis pli kaj pli grandajn financajn problemojn.

En 1871 li estis reelektita, sed lia sano jam estis malforta. En 1872 li mortis, laŭ iuj pro angino, laŭ aliaj pro apopleksio aŭ koratako.

Benito Juárez estas konsiderata nacia heroo de Meksiko. La germana verkisto Karl May priskribas lian agadon en sia romano Das Waldröschen (la arba rozeto), en kiu li tamen iom unuflanke prezentas la historiajn detalojn.

[redaktu] Citaĵo

"Respeto al alies rajto estas paco." (El respeto al derecho ajeno es la paz.)


[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:

[redaktu] Eksteraj ligiloj

•  http://www.mexconnect.com/mex_/history/jtuck/jtbenitojuarez.html
•  http://www.afsedf.sep.gob.mx/efemerides/consulta_efemerides.jsp?dia=21&mes=3
•  http://www.gobiernodeoaxaca.gob.mx/web/index.php?option=com_content&task=view&id=904&Itemid=116
•  http://historicaltextarchive.com/sections.php?op=viewarticle&artid=144
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com