Belgaj eŭro-moneroj
El Vikipedio
€ |
La eŭro (EUR aŭ €) estas la komuna monunuo por 12 el la 25 landoj de la Eŭropa Unio, inkluzive de Belgio. La moneroj kaj monbiletoj ekuziĝis je la 1-a de januaro 2002, sed la presa (stampa) jaro foje montras sin tiel frue kiel 1999, kiam la monunuo oficiale ekestis kaj oni ekproduktis la monerojn.
Ĉiuj moneroj havas flankon komunan, kiu montras la valuton de la monero, kaj ĉiu lando, kiu partoprenas la eŭron, havas proprajn desegnaĵojn sur la alia flanko de la moneroj. Ĉi tiuj varias, ekde simpla montro de la monarĥo (ekzemple Belgio) ĝis tute malsama desegnaĵo ĉe ĉiu monero (ekzemple Italio). Tamen, ĉiuj moneroj iel montras 12 stelojn ankaŭ sur tiu flanko.
En 2002, du Polaj statistikistoj eksperimente trovis, ke la 1 € belga monero, ĵetita hazarde, falas pli ofte nacia flanko supren, ol komuna flanko supren.
[redaktu] Bildoj de naciaj flankoj de belgaj eŭro-moneroj
Belgaj eŭro-moneroj ĉiuj portas la saman desegnaĵon: la portreton de reĝo Alberto la 2-a de Belgio, kaj lian reĝan unuliteraĵon. En 2005 Belgio kaj Luksemburgo eldonis komunan moneron de 2 eŭroj kun la bildo de la belga reĝo Alberto la 2-a kaj la luksemburga grandduko Hendriko. La 29-an de marto 2006 aperis 2-eŭra monero kun la bildo de Atomium en 5 milionoj da ekzempleroj.
0,01 € | 0,02 € | 0,05 € |
---|---|---|
|
|
|
Portreto kaj unuliteraĵo de Alberto la 2-a Desegnis Jan Alfons Keustermans. |
||
0,10 € | 0,20 € | 0,50 € |
|
|
|
Portreto kaj unuliteraĵo de Alberto la 2-a Desegnis Jan Alfons Keustermans. |
||
1,00 € | 2,00 € | 2 € ĉirkaŭo |
|
|
La ĉirkaŭaj literaĵoj estas sesope * 2 * totaligante 12 stelojn |
Portreto kaj unuliteraĵo de Alberto la 2-a. Desegnis Jan Alfons Keustermans. |
[redaktu] Vidu ankaŭ
[redaktu] Eksteraj ligoj
- http://www.newscientist.com/article.ns?id=dn1748
- http://www.nbb.be/pub/?l=nl&t=ho
- Eŭropa Centra Banko (www.euro.ecb.int)
- Nationale Bank van België / Banque Nationale de Belgique / Nacia Banko de Belgio (www.nbb.be)
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |