Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Antropozofio - Vikipedio

Antropozofio

El Vikipedio

La kunvenejo Goetheanum en Dornach/Svislando (konstruita dum 1928) estas la sidejo de la Antropozofia Societo
Pligrandigu
La kunvenejo Goetheanum en Dornach/Svislando (konstruita dum 1928) estas la sidejo de la Antropozofia Societo

Antropozofio, laŭvorte "saĝeco pri la homo" estas filozofio laŭ la teorioj de Rudolf Steiner (1861-1925, prononco "Rudolf Ŝtajna"), kiuj havas eŭropajn kulturajn bazojn kaj disvastiĝis tutmonde. Steiner substrekis la liberecon de la homoj, kiuj liberigu sin de ĉiuj dogmoj, ĉiuj manipuloj kaj ĉiuj devigoj, ankaŭ religiaj, por ekhavi individuan, kvankam sisteman, aliron al spiritaj fenomenoj. La Antropozofio influis tre diversajn vivoregionojn: ekestis la Valdorfaj infanĝadenoj kaj lernejoj, la Camphill-projektoj por socia kunvivado, la mova arto Eŭritmio, la antropozofia medicino, biologie dinamika agrikulturo, la Komunumo de Kristanoj, alternativaj kosmetikaj kaj farmakologiaj firmaoj kiel "Weleda" kaj antropozofiaj bankoj kiel la "Gemeinschaftsbank" en Germanio. Kiel centro por la Antropozofia Societo konstruiĝis la kunvenejo Goetheanum en Dornach apud Bazelo en Svislando.

Enhavo

[redaktu] La vorto

Steiner elektis la vorton "Antropozofio" kontraste al ĉio, kion li en tre vasta difino nomis "Antropologio": la dua vorto traktu tion, kion la homoj per siaj perceptoj kaj rezonadoj povas scii, la unua vorto kontraste estu ĉio, kion nur "spirite" eblas percepti. Antropozofio unuflanke estu ampleksa, "kosmologia", konceptaro pri la homoj kaj la mondo, sed aliflanke ankaŭ kleriga vojo respektive scienca metodaro por esploro de ĉio "spirita".

Celo estas la kreo de nova konscio de la homaro. Ĉar Rudolf Steiner ne dualisme dividas inter "mi" unu- kaj "la mondo" aliflanke, lia Antropozofio volas esti gvidilo al "kaj pripersona kaj primonda homa konsciiĝo".

La Antropozofia filozofio havis kaj havas gravajn adeptojn inter la kulturkreantoj de la 20-a kaj 21-a jarcentoj, aparte inter artistoj. Inter ili estas Joseph Beuys, Wassily Kandinsky, Franz Marc, Christian Morgenstern, Bruno Walter, Oscar Lüthy kaj Michael Ende. Simpatizantoj estis ekzemple Alexej von Jawlensky, Jorge Luis Borges, Piet Mondrian, Richard Neutra, Le Corbusier, Henry van de Velde, Frank Lloyd Wright, Eero Saarinen, Erich Mendelsohn kaj Hans Scharoun ("organika arkitekturo"). Inter la nun vivantaj arkitektoj precipe Frank O. Gehry nomas la Antropozofion inspiro. La influo de Rudolf Steiner tamen percepteblas ankaŭ inter artistoj pli distancaj, ekemple ĉe la aŭtoro Hermann Hesse aŭ la pentristo Paul Klee.

[redaktu] Historio de la vorto

La vorto "Antropozofio" jam uziĝis dum la 16-a jarcento. En anonima libro kun titolo Arbatel de magia veterum, summum sapientiae studium (1575), kies aŭtoro laŭ supozoj estis la ezotera filozofo Heinrich Cornelius Agrippa von Nettesheim, Antropozofio kaj "Teozofio" kalkuliĝas inter la "sciencoj de la bono" kaj tradukiĝas per "kono de la naturaj aferoj" respektive "saĝeco en homaj rilatoj".

Komence de la 19-a jarcento la svisa kuracisto kaj filozofo Ignaz Paul Vitalis Troxler (1780-1866) moderne difinis la vortojn Antropozofio kaj "Biozofio": la dua vorto estu "ekkono de la naturo per ekkono de si mem", la unua specife "ekkono de la homa naturo per ekkono de si mem". Ankaŭ la filozofoj Immanuel Hermann Fichte kaj Gideon Spicker uzis kaj difinis la vorton. La aŭstra filozofo Robert von Zimmermann (1824-98), kreinto de la "filozofia propedeŭtiko", uzis la vorton kiel titolo de programaro, kiu celis sistemon de ideala percepto de la mondo baze realismaj perceptoj (1882). Rudolf Steiner unue uzis la vorton libere. Kiel ano de la "Teozofia Societo", li baziĝis sur la konceptoj de Fichte. Post 1909 li evoluis ampleksigitan perceptan instruaron, kiu estu ponto inter la idearoj "Teozofio" kaj "Antropologio". Kiam dum 1913 li forlasis la "Teozofian Societon" kaj devis elekti novan vorton por tiu idearo, kiun li ĝis nun nomis "Teozofio", li elektis la vorton "Antropozofio".

[redaktu] La Antropozofio de Rudolf Steiner

Rudolf Steiner en aĝo de 18 jaroj (1879)
Pligrandigu
Rudolf Steiner en aĝo de 18 jaroj (1879)

La Antropozofio de Rudolf Steiner estas kompleksa kristanisma kaj humanistisma idearo, kiu celas kreon de pli alta konscio kaj ĉerpas el okultismaj, ezoteraj kaj aliaj fontoj. Ĝi enhavas ampleksan, kosman konceptron de evoluo, kaj baziĝas sur konceptoj de "reenkarniĝo" de animoj de mortintoj en novajn korpojn kaj de "karmo" (la sorto de tiuj animoj).

La antropozofia movado el sociologiaj, filozofiaj kaj politikaj vidpunktoj estas tre heterogena. La interpretado de la verkaro de Rudolf Steiner - pro sia komplekseco, diverseco de temoj kaj jam pro sia amplekso (28 literaturaj volumoj kaj ĉ. 5900 prelegoj) - estas malunueca.

[redaktu] La historio de la Antropozofio

La historio de la antropozofia idearo komenciĝis dum la jaro 1902, kiam Rudolf Steiner iĝis gvidanto de la germana sekcio de la "Teozofia Societo", kaj kadre de tiu societo evoluis siajn novajn filozofiajn ideojn. Pro pli kaj pli da diferencoj kun la internacia prezidantino de la societo, Annie Besant, kiu precipe favoris idialigi la junan Jidu Kriŝnamurti kaj nomis lin la nova "Mesio", Steiner dum 1913 forlasis la societon. En Kolonjo li fondis la Antropozofian Societon, al kiu aliĝis plej multaj el la teozofoj en Germanio kaj iom post iom ankaŭ pli multaj alilandanoj. En tiu konteksto Rudolf Steiner ŝanĝis la nomon de sia idearo de "Teozofio" al "Antropozofio".

Dum la sama jaro 1913 en Dornach apud Bazelo (Svislando) ekkonstruiĝis kongresejo kaj centra sidejo de la Antropozofia Societo, kiu honore al la literatura verkisto, natursciencisto kaj filozofo Goethe ricevis la nomon Goetheanum. Paralele al tio ekestis multfacetaj sociaj kaj kulturaj aktivecoj de la antropozofoj. Dum la jaro 1919 Emil Molt, direktoro de la cigareda fabriko Waldorf-Astoria, en Stutgarto fondis la unuan Valdorfan lernejon - por la infanoj de la fabrikaj laboristoj kaj oficistoj, kun pedagogie revoluciaj konceptoj. Steiner mem iĝis direktoro de tiu pionire novstila lernejo. Dum 1921 fondiĝis la farmakologia firmao "Weleda" [Veleda], kiu produktas kaj distribuas antropozofiajn kaj homeopatiajn medikamentojn kaj kosmetikaĵojn. Sekvajare, dum 1922 grupo da teologoj fondis la Komunumon de Kristanoj, movado por renovigo de la kristanismo kun antropozofia fokuso.

Samtempe grupiĝis kontraŭantoj de la novaj ideoj. Dum la silvestra nokto de 1922/23 la el ligno konstruita kongresejo Goetheanum komplete detruiĝis pro fajro. Rudolf Steiner sekve de tio konceptis novan, betonan konstruaĵon el betono, kiu nur dum la jaro 1928 finkonstruiĝis. Dum la jaro 1923 ankaŭ la la Antropozofia Societo reorganiziĝis kaj fariĝis tegmenta asocio de sendependaj naciaj Antropozofiaj Societoj en multaj landoj de Eŭropo. Rudolf Steiner iĝis prezidanto kaj krome gvidanto de la nova "Libera Altlernejo por Spirita Scienco" (germane Freie Hochschule für Geisteswissenschaft). Post la morto de Steiner dum la jaro 1925 Albert Steffen transprenis tiun pozicion.

[redaktu] La Antropozofio dum la naziisma epoko de Germanio

Dum novembro 1935 la Antropozofia Societo "pro siaj rilatoj al masonistoj, judoj kaj pacistoj" malpermesiĝis en la naziisma Germanio. Jam antaŭe ĉiuj judaj anoj rezignis pri siaj postenoj en la societo, kaj plej multaj malmembriĝis, por ne kaŭzi problemojn al la societo pro sia membreco, sen ke tiuj malmembriĝoj iel helpis. Provoj lukti por repermeso de la societo definitive fiaskis dum 1939. La ok Valdorfaj Lernejoj ne plu rajtis akcepti novajn lernantoj, du el ili police malpermesiĝis (en Stutgarto dum 1938 kaj Dresdeno dum 1941), la aliaj devis esti fermitaj pro nevenkeblaj financaj problemoj preme de la reĝimo. El la ok antropozofiaj hejmoj por handikapitoj du malpermesiĝis, la aliaj ses tre premiĝis fare de la naziismaj aŭtoritatoj. Unuopaj membroj tamen sukcesis ekkunlabori kun la naziisma politika sistemo, kaj aparte aprezita fare de iuj naziismaj funkciuloj estis la antropozofia biologia-dinamika agrikulturo, vidante nur ĝian agrikulturan originecon kaj simple neglektante la antropozofian idean bazon.

[redaktu] Post la dua mondmilito

Post la dua mondmilito kaj la fino de la naziisma diktaturo la antropozofia movado, kies centro en Svislando restis nedetruita, rapide sukcesis redisvastiĝi en Germanio kaj Aŭstrio. Fokusoj de la antropozofiaj aktivecoj restis la vivosferoj pedagogio, medicino kaj agrikulturo (inter alie sub la marko Demeter).

Tutmonde ekestis multaj Valdorfaj Lernejoj kaj Infanĝardenoj: aktuale temas pri pli ol 900 lernejoj en ĉirkaŭ 60 landoj. Banko kun antropozofia idea fono ekestis dum la jaro 1960 en Bochum (Germanio) - ĝi germane nomiĝas GLS-Gemeinschaftsbank (GLS = "Geben-Leihen-Schenken"), esperante do "Komunuma Banko Doni-Prunti-Donaci" ... iom nekutima titolo por banko. Dum la jaro 1969 ekestis la unua antropozofia hospitalo en Herdecke (Germanio), tiutempe medicine revolucia institucio. Anktaŭ la Universitato Witten-Herdecke, la unua privata universitato de Germanio, havas precipe antropozofiajn fondintojn. Aktuale laŭ informoj de la Antropozofia Societo tutmonde ekzistas pli ol 10 000 antropozofiaj institucioj en 103 landoj.

Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com