Anabaptismo
El Vikipedio
Religio > Kristanismo > Anabaptismo
Anabaptismo ("rebaptantoj", el la greka ana kaj baptizo; germane: Wiedertäufer) estas nomo donita de iliaj malamikoj al diversaj kristanaj grupoj, kiuj baptas plenkreskulojn, kiuj jam baptiĝis kiel infanoj. Ĝi komenciĝis en Svislando en 1525, unu jaro post la ribelo de germanaj kamparanoj ekkomenciĝis. Tio estis kamparanribelo, dum kiu Marteno Lutero subtenis la noblulojn kontraŭ la kamparanoj. Rezulte, la societo estis preta por "dua reformacio". La anabaptismo unue aperis en Zuriko, Svislando, kaj poste ĝi disvastiĝis ĝis Nederlando. La anabaptistoj svisaj, male ol kelkaj anabaptistaj grupoj pli norde (ekzemple tiuj en Munstero), estis ekde la komenco pacifistaj (vidu la Schleitheima konfesio). Pro iliaj kredoj je ne-perforto kaj rebaptado, la anabaptistoj svisaj suferis multege ĉe la manoj de la aŭtoritatoj svisaj. La persekutado venis egale el la protestantoj, kiel el la katolikoj. Post Menno Simons, la anabaptistoj en la Nederlando estis regrupita kaj redefinita kaj ili estiĝis pacifistoj ĉiuj.
Enhavo |
[redaktu] Sektoj
[redaktu] Gvidantoj
- Menno Simons - Jakob Ammann - Michael Sattler - Conrad Grebel - George Blaurock - Felix Manz - Jakob Hutter - Peter Riedemann - Andreas Ehrenpreis - Johannes Waldner
[redaktu] Skribaĵoj
- Schleitheima konfesio - Konfesio de Dordrecht - Rechenschaft
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://www.anabaptistnetwork.com/schleitheimconfession
- http://www.mwc-cmm.org/Directory/mbictotal.html
- http://www.gameo.org/encyclopedia/contents/a533me.html
- http://www.anabaptistnetwork.com
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |