Viktorino (Britio)
El Vikipedio
Viktorino (laŭ PIV2; angle Alexandrina Victoria; naskita je la 24-a de majo 1819, mortinta je la 22-a de januaro 1901) estis brita reĝino, kiu regis de la 20-a de junio 1837 ĝis sia morto. Ŝia regado de pli ol 63 jaroj estas la plej longa de ĉiuj britaj monarkoj; la nuna reĝino, Elizabeto la 2-a, ekregis en 1952 kaj do ankoraŭ klare malsuperas ŝin. (Ŝia kolego Francisko Jozefo de Aŭstrio regis proksimume samtempe, de 1848 al 1916.)
Tiom longe ŝi regis, ke en Britujo oni laŭ ŝi nomis historian periodon Viktorina Epoko, kiam la Brita imperio estis plej granda. Kiel unua monarko de Britio kaj Norda Irlando ŝi krome portis la titolon de "Imperiestrino de Hindio" (Barato).
Dum ŝia regado okazis signifa ekspansio de la brita imperio kaj kulminis la industria revolucio, kiu portis gravajn sociajn kaj ekonomiajn ŝanĝojn al la lando.
Viktorino estis la lasta reĝo el la dinastio de Hanovro; ŝia posteulo apartenis al la dinastio de Saksio Koburga kaj Gota. Ŝi testamentis, ke ŝi restu la sola brita reĝino kun la nomo Viktorino. Ĝis nun oni respektis tiun deziron. Sed tio ne estas necese honoro, ĉar estis reĝo John kiu estis la nur reĝo kun tio nomo ĉar li estis tiel aĉa.
Ŝia portreto aperis sur la unua poŝtmarko de la mondo.
Antaŭulo: Vilhelmo la 4-a |
Reĝo de Britio kaj Irlando | Posteulo: Eduardo la 7-a |
Antaŭulo: − |
Imperiestro de Hindio |