Valkirioj
El Vikipedio
En la antikva islanda lingvo valkyrja (la elektantino de la mortigitoj).
Personoj de la skandinava mitologio, ĝenerale reprezentitaj kiel belegaj militistinoj sur blankaj ĉevaloj. Plejofte oni priskribas ilin kiel filinoj de Odino. La valkirioj vizitis la batalejojn kaj selektis la plej heroemajn inter la mortintoj (la einherjar) por konduki ilin al Valhalo. Odino bezonis la einherjar por ke ili militu kun li en la mondofina batalego de la ragnarök (la krepusko de la dioj).
[redaktu] Alfabeta listo de valkirioj
- Brunhilda
- Göll
- Göndul
- Gudr
- Gunn
- Herfjoturr
- Hildr
- Hladgunnr
- Hlokk
- Hrist
- Mist
- Rota
- Sigrdrifa
- Sigrún
- Skagull
- Skeggjald
- Skuld (unu de la tri nornoj)
- Svafa
- Trud
Parcoj en helena mitologio kaj banshee en irlanda mitologio estis mitulinoj rolantaj ĉirkaŭ morto.