Trentino
El Vikipedio
Provinco Trentino | |
---|---|
Ĉefurbo: | Trento |
Areo: | 6.206 km² |
Loĝantaro: | 477.017 |
Komunumoj: | 223 |
Trentino (oficiala itala lingvo: Provincia autonoma di Trento = aŭtonoma provinco de Trento) estas la pli suda el la du provincoj de regiono Trentino-Supra Adiĝo.
Ĝi plejparte situas en la Alpoj kaj koncentriĝas ĉirkaŭ la valo de rivero Adiĝo inter Mezzocorona kaj Avio. Historie ĝi estas la itallingva parto de Tirolo, kies germanlingva parto formas la nordan provincon de la regiono (Sudtirolo). Escepte de la lingvo la vivmanieroj de la du provincoj tre similas, pro la eksteraj cirkonstancoj. De la lingva disdivido devias la Valo de Nons (Nonstal, Val di Non), kiu apartenas al Trentino, kvankam ĝi estas tradicie germanlingva.
Sude Trentino limas al regiono Venecio, sud-okcidente al Lombardio. La provinca ĉefurbo Trento estas ankaŭ la regiona ĉefurbo.
Trentino kaj la frata provinco Sud-Tirolo estas la solaj aŭtonomaj provincoj de Italio (se oni ignoras, ke la aŭtonoma regiono Aosta Valo konsistas el unu sola provinco). Ilia aŭtonomeco permesas al ili la kreadon de propraj leĝoj en certaj kampoj de la juro. (Ne-aŭtonomaj provincoj de Italio havas nur administrajn taskojn.)
La provinco eksportas fruktojn kaj vinon kultivatajn en la valo de Adiĝo. Alia grava ekonomia branĉo estas montara turismo, somere kaj vintre. La norda parto de la Lago de Gardo, kiu apartenas al la provinco, precipe somere allogas turiston al la urboj Riva kaj Torbole.
En la vintrosporta loko Cavalese dufoje okazis akcidento pri la telfero al Alpo Cermis:
- Je la 9-a de marto 1976 veturilo falis de la ŝnurego kaj mortigis 42 homojn.
- Je la 3-a de februaro 1998 aviadilo tranĉis la ŝnuregon de la telfero kaj mortigis 20 homojn. Ĉi-lasta akcidento kaŭzis politikajn malfacilaĵojn inter Italio kaj Usono.