Strážnice
El Vikipedio
Strážnice estas urbo kun 6 100 loĝantoj situanta en sudorienta Moravio sur la maldekstra bordo de rivero Morava, 8 km de urbo Veselí nad Moravou.
Strážnice situis en pasinteco en strategie signifa limo al Aŭstrio, transŝovita en la 2-a duono de la 13-a jarcento el rivero Morava al montodorsoj de montaro Bílé Karpaty kaj ĝia akva burgo komune kun urboj Veselí nad Moravou kaj Uherský Ostroh gardis tiun ĉi maltrankvilan limon. La unua mencio pri Strážnice el la jaro 1086 mencias staplovilaĝon, en la jaro 1302 poste gotikan burgon en marĉeja valo de herbejo ĉe rivero Morava. La burgo estis post husanaj militoj alikonstruita. Ekde la jaro 1412 estis la urbo fortresa urbo, el remparoj konserviĝis restaĵoj de tri pordegoj ĉe hodiaŭaj landvojoj el la urbo. En la 15-a jarcento Strážnice estis apogejo de husmovado, sed ĝi estis konkerita kaj forbruligita de soldataro de Zigmundo la 1-a. En la jaroj 1604 – 1605 vizitis ĉi tiean lernejon Johano Amoso Komenio. Antaŭ la tridekjara milito estis renovigitaj disputoj kun aŭstroj, pro kiuj malprofitis la tuta orienta Moravio. En la jaroj 1623 – 1918 Strážnice apartenis al Magnis-anoj, dum ili estis okazanta dura rekatoligo. En ĉefa placo staras 32,5 m alta gardturo el la 15-a jarcento, statuoj de T. G. Masaryk kaj de J. A. Komenio. En duono de la 19-a jarcento ricevis novrenesancan karakteron kastelo kun ĉirkaŭaĵo de tipo de angla parko, en kiu okazas ekde la jaro 1946 ĉiujare folkloraj Solenoj de Strážnice (lastsemajne en junio). Strážnice havas ankaŭ vinan tradicion. Vastaj vinberejoj estas ĉefe ĉirkaŭ monteto Žerotín. En la kastelo estas Instituto de popolarto, librotenejo kaj ekspozicio de muzikinstrumentoj. En la proksimeco de la kastelo troviĝas muzeo de popolkonstruaĵoj de ĉi tiea regiono, kies nomo estas Slovácko.
[redaktu] Esperanto-movado
Tie okazis kongreso de SAT en 1994.
Sudmoravia regiono | |
---|---|
▼ | |
Urboj kaj vilaĝoj en distrikto Hodonín | |
▼ | |
Archlebov ~ Blatnice pod Svatým Antonínkem ~ Blatnička ~ Bukovany ~ Bzenec ~ Čejč ~ Čejkovice ~ Čeložnice ~ Dambořice ~ Dolní Bojanovice ~ Domanín ~ Dražůvky ~ Dubňany ~ Hodonín ~ Hovorany ~ Hroznová Lhota ~ Hrubá Vrbka ~ Hýsly ~ Javorník ~ Ježov ~ Josefov ~ Karlín ~ Kelčany ~ Kněždub ~ Kostelec ~ Kozojídky ~ Kuželov ~ Kyjov ~ Labuty ~ Lipov ~ Louka ~ Lovčice ~ Lužice ~ Malá Vrbka ~ Mikulčice ~ Milotice ~ Moravany ~ Moravský Písek ~ Mutěnice ~ Násedlovice ~ Nechvalín ~ Nenkovice ~ Nová Lhota ~ Nový Poddvorov ~ Ostrovánky ~ Petrov ~ Prušánky ~ Radějov ~ Ratíškovice ~ Rohatec ~ Skalka ~ Skoronice ~ Sobůtky ~ Starý Poddvorov ~ Stavěšice ~ Strážnice ~ Sudoměřice ~ Suchov ~ Svatobořice-Mistřín ~ Syrovín ~ Šardice ~ Tasov ~ Těmice ~ Terezín ~ Tvarožná Lhota ~ Uhřice ~ Vacenovice ~ Velká nad Veličkou ~ Veselí nad Moravou ~ Věteřov ~ Vlkoš ~ Vnorovy ~ Vracov ~ Vřesovice ~ Žádovice ~ Žarošice ~ Ždánice ~ Želetice ~ Žeravice ~ Žeraviny | |
▲ | |
Distriktoj de Ĉeĥio | |
▲ | |
Regionoj de Ĉeĥio |