Vlkoš (Hodonín)
El Vikipedio
Situo: 48° 59' 8.19"N, 17° 10' 19.49"E
Vlkoš estas sudmoravia vilaĝo, fervojstacio inter la urboj Kyjov kaj Vracov.
Mil loĝantoj (devenis de tie esperantistino Stanislava Chrdlová). La vilaĝo havas belan preĝejon de Ĉieliro de Virgulino Maria (1770-1780) kun multaj pentraĵoj sur monteto meze de la domaro, la tombejo troviĝas ĉerande la civito. Kiel en la tuta regiono, ankaŭ en Vlkoš estas kultivata vino.
La unua historia mencio pri Vlkoš aperis en dokumento el la 18-a de oktobro 1248, sed sub la formo Vlkus (ĉeĥe vlk = lupo). La nomo Vlkoš aperas unuafoje en alia dokumento el la 4-a de aŭgusto 1405 konfirmanta la lokan paroĥestron.
En 2000 estis fondita civitana societo Krušpánek, kiu prepara ekologiajn, kulturajn kaj sportajn aranĝojn, klopodas pri konservo de folkloraj tradicioj, kunlaboras kun kinologia societo kaj sporta societo Sokolo, prizorgas interretan centron por la publiko.
En la vilaĝo havas sidejon konstrufirmao MONDY HOME, komerca firmao pri ilaro METALPROJEKT, komerca firmao pri metalurgio PRODEX, banejaj varoj AQUASTORE, meblovendejo AHORN.
En la vilaĝo okazas tradicia folklora kermeso kun „ŝtelado de viranaso“ (kiu sukcesas ĝin ŝteli, tiu estas gastigita senpage dum la kermeso).
[redaktu] Ekstera ligo
Sudmoravia regiono | |
---|---|
▼ | |
Urboj kaj vilaĝoj en distrikto Hodonín | |
▼ | |
Archlebov ~ Blatnice pod Svatým Antonínkem ~ Blatnička ~ Bukovany ~ Bzenec ~ Čejč ~ Čejkovice ~ Čeložnice ~ Dambořice ~ Dolní Bojanovice ~ Domanín ~ Dražůvky ~ Dubňany ~ Hodonín ~ Hovorany ~ Hroznová Lhota ~ Hrubá Vrbka ~ Hýsly ~ Javorník ~ Ježov ~ Josefov ~ Karlín ~ Kelčany ~ Kněždub ~ Kostelec ~ Kozojídky ~ Kuželov ~ Kyjov ~ Labuty ~ Lipov ~ Louka ~ Lovčice ~ Lužice ~ Malá Vrbka ~ Mikulčice ~ Milotice ~ Moravany ~ Moravský Písek ~ Mutěnice ~ Násedlovice ~ Nechvalín ~ Nenkovice ~ Nová Lhota ~ Nový Poddvorov ~ Ostrovánky ~ Petrov ~ Prušánky ~ Radějov ~ Ratíškovice ~ Rohatec ~ Skalka ~ Skoronice ~ Sobůtky ~ Starý Poddvorov ~ Stavěšice ~ Strážnice ~ Sudoměřice ~ Suchov ~ Svatobořice-Mistřín ~ Syrovín ~ Šardice ~ Tasov ~ Těmice ~ Terezín ~ Tvarožná Lhota ~ Uhřice ~ Vacenovice ~ Velká nad Veličkou ~ Veselí nad Moravou ~ Věteřov ~ Vlkoš ~ Vnorovy ~ Vracov ~ Vřesovice ~ Žádovice ~ Žarošice ~ Ždánice ~ Želetice ~ Žeravice ~ Žeraviny | |
▲ | |
Distriktoj de Ĉeĥio | |
▲ | |
Regionoj de Ĉeĥio |