Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Sinha Laksmiswar - Vikipedio

Sinha Laksmiswar

El Vikipedio

EdE-S

Foto de L. Sinha sur bildkarto eldonita en Svedio, 1930

SINHA Lakŝmiswar, (naskiĝis la 6-an de junio 1905 en Rarisal, Orient-Norda Hindujo - mortis la 22-an de aprilo 1977 en Santiniketan, Hinda Unio) estis hinda esperantisto, instruisto de pedagogiaj manlaboroj en Santiniketan, Bengalio. Li estis disĉiplo kaj amiko de Tagore, eble la plej konata azia esperantisto, se oni esceptas Japanion.


Sendita al Svedujo en 1928-29 studis la pedagogian slojdon. En 1928 dum restado en Stockholm li fariĝis esperantisto, faris ĉiujn ekzamenojn de SEI. Laŭ iniciato de E. Malmgren en septembro 1929 li komencis prelegvojaĝojn. En Svedujo li veturis pli ol 10 000 kilometrojn, faris pli ol 200 prelegojn antaŭ ĉ. 30 000 homoj, dufoje ankaŭ en radio. (legu detalojn en „Jubilea Matrikulo“ de SEF). En aŭtuno 1930 rondvojaĝo kaj prelegoj en Estonujo kaj Latvujo. (Detaloj en HdE.) Poste dum du monatoj prelegvojaĝo en Polujo, 40 prelegoj en 22 urboj antaŭ ĉ. 8 000 p. En aŭgusto 1931 li devis reveturi en Hindujon, kie li laboris por Esperanto pere de artikoloj, fariĝis ĉefdelegito de UEA.

En aŭtuno 1933 venis denove en Svedujon. En 1936 aperis lia interesa verko Hindo rigardas Svedlandon. Lia traduko de sep rakontoj de Tagor, Malsata ŝtono, en 1961, inaŭguris la konatan libro-serion de UEA Serio Oriento-Okcidento.

Rezulto de liaj multaj klopodoj starigi Esperanto-movadon en Hinda Unio estis la fondo de Bengala Esperanto-Instituto en 1963, kiam aperis ankaŭ lia bengallingva broŝuro Esperanto-movado. Eldona Societo Esperanto en 1966 publikigis en Svedio la aŭtobiografian verkon de Sinha, Jaroj sur tero. La lasta verko de Sinha aperis en 1974 - Facila Esperanta lernolibro, en la bengala lingvo.

[redaktu] Verkoj

  • Sivaĝi originala historia drameto, 1928
  • Bengalaj fabeloj 1930 (tradukita ankaŭ en la svedan)
  • Kaj ĉio restas penso, sed ne faro, 1931 (broŝuro pri interhoma interkompreno)
  • Hindo rigardas Svedlandon, 1936
  • Tagore: Malsata ŝtono 1961 (rakontoj)
  • Esperanto-movado 1963 (bengallingve)
  • Jaroj sur tero 1966 (aŭtobiografio)
  • Facila Esperanta lernolibro 1974 (bengallinge)
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com