Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Sidanta Taŭro - Vikipedio

Sidanta Taŭro

El Vikipedio

Sidanta Taŭro (nask. ĉ. 1831 ĉe Grand River, indiana rezervejo de Dakota [hodiaŭ Sud-Dakoto], Usono – mortis 15-an de decembro 1890 ĉe Grand River, Sud-Dakota) estis tetona dakota indianestro; li unuigis la siuajn tribojn, kiuj luktis por travivo en la nord-amerika prerio. Li estis malfida al la blankuloj kaj fervore batalis kontraŭ ili.

Li prenis armilon en aĝo de 14 kaj baldaŭ konatiĝis kiel sentima batalanto. Kiel tribestro, li gvidis la etendiĝon de la siuaj ĉasejoj al okcidento. Li unuafoje kontraŭbatalis blankajn soldatojn en junio de 1863, kiam la usona armeo faris venĝan militiron kontraŭ la santi-aj siuoj. Dum la sekvaj kvin jaroj li daŭre batalis kun la soldatoj, kiuj pli kaj pli enpenetris la siuajn ĉasejojn kaj tiel danĝerigis la vivtenon de la indianoj. Pro sia kuraĝeco kaj saĝeco, oni elektis lin ĉefa tribestro de la tuta siua popolo en 1867.

La siuoj packontraktis kun la usona registaro en 1868 en la dua Kontrakto de Fort Laramie, kiu donis al loĝejo de la indianoj la sudokcidentan parton de la nuna Sud-Dakoto. Sed kiam oni trovis oron meze de la 1870-aj jaroj en la Black-montaro, or-fosistoj okupis terojn de la indianoj.

Fine de 1875, tiuj siuoj kiuj kontraŭstaris la blankulajn atakojn, devis iri al la rezervejo aŭ ili iĝos malamikoj de Usono. Kvankam Sidanta Taŭro volis plenumi la postulojn, en la akra malvarmego ili ne povis migri ĝis la donita tempolinio la kelkcent-kilometran vojon.

En marto, generalo George Crook ekatakis. Sidanta Taŭro kunvokis la siuojn al bivako en Montano kaj la ĉejenojn kaj kelkajn tribojn de la arapahoj. La 17-an de junio, en la batalo de Rosebud, ili retretigis taĉmentojn de Crook. Post tio, la indianaj estroj translokigis la bivakon al valo de rivero Little Bighorn. Sidanta Taŭro tiam faris sundancon kaj kiam li eldeliriĝis, parolis pri sia vizio: li vidis soldatojn kiuj falis kiel akridoj el la ĉielo. La aŭguro plenumiĝis la 25-an de junio, kiam subkolonelo George Armstrong Custer atakis la valon kaj en la batalo de Little Bighorn li kaj ĉiuj liaj soldatoj mortis.

La blankuloj konsterniĝis kaj intensigis la armeajn agadojn. La siuoj daŭre venkis en la bataloj, sed en la milito ili ne havis ŝancon. La vivteno de la indianoj dependis de la bizonoj, kiujn la blankuloj daŭre ekstermadis. La malsatantaj siuoj kapitulaciis kaj maje de 1877 Sidanta Taŭro kun kelkaj fiduloj fuĝis al Kanado. Li aliĝis en 1885 al sovaĝokcidenta asocio de Buffalo Bill kaj akiris mondkonatecon.

En 1889, la religia movado spirit-danco de la siuoj maltrankviligis la registaron. Oni sendis indianajn policanojn kaj soldatojn por kapti la estron Sidanta Taŭro. La 15-an de decembro 1890, oni kaptis ĉe Grand River Sidantan Taŭron, kiu mortis kiam liaj batalantoj provis liberigi lin. (masakro de Wounded Knee)

Oni entombigis lin en Fort Yates, sed la restaĵojn pli poste oni transportis al la sud-dakota Mobridge (1953), kie granita lanco signas lian ripozlokon.

[redaktu] Vidu ankaŭ

[redaktu] Eksteraj ligiloj

•  http://salmon.net.dn.ua/Indian/SittingBull_New.htm
•  http://ipweb.narod.ru/heroes.htm
•  http://digital.library.wisc.edu/1711.dl/History.
•  http://www.biographi.ca/EN/ShowBio.asp?BioId=39986
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com