Vikipediisto:Sennomo
El Vikipedio
sennomo, ankaŭ nomata Benjameno STIVENS aŭ Benjamin Ethan STEVENS (1978-09-25 - 20??)
Esperantisto, komputikisto, kaj lingvisto el Pensilvanio, Usono. Lia plej granda kontribuo al la mondo estas lia filo, Axel Emilio.
Esperantorilataj okazoj:
- 1994: Trovis Esperanton. Ekstudis ĝin per la poŝta kurso de Cathy SCHULZE.
- 1995: Esperantiĝis. (Li jam ne estis lingva komencanto, kaj trovis la movadon.) Li komencis studi ĉe universitato, kiu provizis interreton, per kio li komunikis Esperante.)
- 1996: Unuafoje parolis Esperanton en Volgogrado, Rusio.
- 1997: Ĉeestis Junularan Esperantistan Semajnfinon en Vaŝingtono, D.K., dank' al la instigo de Jozefo TRUONG, la tiama prezidanto de USEJ.
- 2000: Edziĝis kun meksika Esperantistino.
- 2001: Ekedukis sian filon kiel Esperantoparolonton.
- 2002:
- Ĉeestis la landan kongreson de ELNA en Sakramento, Kalifornio.
- Ĉeestis la Internacian Semajnfinon Esperantistan en Okemo, Vermonto, Usono.
- 2004: Ĉeestis klubkunvenon proksime de Atlanto, Georgio, Usono
- 20??: Mortis kaj atingis Esperantan nirvanon.