Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Salvia divinorum - Vikipedio

Salvia divinorum

El Vikipedio

Dia salvio (salvia divinorum) estas psikaktiva planto el la genro salvio la familio Lamiacoj. Indiĝenaj popoloj mazatekaj (Mazatec) en suda Meksikio kreskigas la planton. Iliaj ŝamanoj uzas la planton dum jarcentoj por resaniĝo dum spiritaj vojaĝoj. Ĝi ne kreskas sovaĝe en la mondo; oni devas kultivi ĝin.

La ĉefa aktiva halucina ĥemiaĵo estas Salvinorin-A, sed dia salvio ankaŭ enhavas Salvinorinojn B-F kaj Divinatorinojn A-C. Salvinorin-A estas la plej potenca konata natura halucinigo.

Enhavo

[redaktu] Uzado kaj Efikoj

[redaktu] Tradicia Uzado

La tradicia mazateka metodo por uzi salvion estas maĉi pilkon el 15 aŭ 20 freŝa salviaj folioj dum iom da tempo. Supozeble digesto malaktivigas salvion, do oni tenas la foliojn en la buŝo kiel eble plej longatempe, por helpi adsorbon en la buŝo. Alia metodo uzata de tradiciaj mazatekaj ŝamanoj estas malrapida trinkado de akva likvo farita el freŝaj folioj.

[redaktu] Vaporigo kaj Fumado

Oni kutime fumas sekajn foliojn en akvopipo, por malvarmigi la fumon. Apartigo la salvinorin-A de la planto postulas multan varmon, do la fumo tro varmas por rekte enspiri komforte.

Multaj homoj preparis plifortigitajn salviajn foliojn por fumi: la folioj havas pli da koncentrita ekstraktita salvinorin-A, por malmultigi la fumadon bezonatan.

[redaktu] Subjektivaj Efikoj

Uzantoj kutime ne uzas salvion por sociumado aŭ amuzo dum festoj; fakte, sub la influo, multaj homoj ne volas eksteran distraĵon. Saĝas ke iu homo neuzantan vartu la aliajn.

Por multaj homoj, salvio utilas por meditado. Konscio restas ĝis la plej altaj dozoj, sed korpa rego, konstato pri eksteraj aferoj, propra personeco povas malaperi je pli mezaj dozoj.

Meza al granda dozo povas krei trancon aŭ kvazaŭtrancan staton, en kiu la uzanto spertas plenformitajn vidaĵojn de aliaj lokoj, homoj, kaj eventoj.

Se oni fumas salvion, la efikoj ne daŭras longe, komparate al aliaj distraj drogoj. La ĉefa sperto kutime daŭras nur 5 minutojn, maksimume 10 minutojn. La unuaj 5 minutoj tre intensas, kaj uzantoj povas esti precipe sentivaj al stimuloj. Maĉado faras pli longajn sed pli mildajn efikojn.

Multaj homoj raportas ekstreman tempodistordon kiel la plej gravan (kaj fojfoje timigan) efikon. Oni povas havi senton ke multa tempo pasis anstataŭ nur malmultajn minutojn. Oni povas forgesi kio ĵus okazis, aŭ senti kvazaŭ oni ĵus vekiĝis el longa dormo aŭ sonĝo.

Raportoj ekzistas ke la drogo kondukantan al deprimo kaj skizofrenio, sed ne probablas ke salvio efektive kaŭzas tiajn problemojn, laŭ esplorado de aliaj halucinigoj.

Ĉirkau 1 el 10 homoj ŝajne estas ne efikebla de salvio.

[redaktu] Leĝa Statuso

Ĝis la malfruaj 1990-oj, malmultaj homoj sciis pri salvio. La populariĝo de la Interreto kaj la ekkonstato ke la planto ne jam kontraŭleĝas kondukis al multaj interretaj firmaoj, kiuj vendis sekajn foliojn, fojfoje kontraŭ altaj prezoj.

La ĝenerala publiko pli konstatadis pri salvio en 2002. En junio de 2002, Aŭstralio iĝis la unua lando malpermesi salvion kaj salvinorin-A. Poste en 2002, usona reprezentanto Joe Baca (D-Kalifornio) enkondukis proponon en Usona Domo de Reprezentantoj malpermesi ĝin en Usono. La usona Drogrega Administracio (DEA) agnoskas ke ĝi studas la planton por ebla malpermeso.

Novaĵraportoj pri la streboj malpermesi salvion ofte citas policanojn kaj registarajn oficiulojn kiuj ne komprenas la drogon, kaj nomas ĝin "maĉebla kanabo" aŭ diras ke ĝi estas sama kiel LSD aŭ PCP. Ĉi tio parte estas rezulto de manko de multa esplorado pri la drogo, kaj la fakto ke ĝi iom novas en Usono.

[redaktu] Botaniko

Malkiel aliaj salvioj, Dia salvio produktas malmultajn semojn, kaj tiuj semoj malofte ĝermas. Ne estas multa diferencoj inter plantoj. Ĝi disvastiĝas per tranĉaĵoj, kaj per falo kaj kresko de novaj radikoj. Iuj diras ke kelkaj instancoj ekzistas en ĝia originala regiono, sed aliaj diras ĉi tiuj estas intence prizorgataj de la popolo en la regiono. Do oni kutime konsideras ĉi-salvion kiel cultivar kiu ne ekzistas sovaĝe ie.

Plejparte, la sorto de salvio restas je tre malmultaj klonplantoj. El ĉi tiuj, nur du estas en publika cirkulado: Wasson/Hofmann kaj Blosser. Kelkaj aliaj versioj ekzistas ankaŭ.


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al


[redaktu] Eksteraj ligiloj

•  http://sagewisdom.org
•  http://www.erowid.org/plants/salvia/salvia_faq.shtml
•  http://www.erowid.org/plants/salvia/salvia.shtml
•  http://leda.lycaeum.org/?ID=269
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com