Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Salvador de Bahio - Vikipedio

Salvador de Bahio

El Vikipedio

Salvador (vorto kiu signifas savanto) mallongigo de São Salvador da Bahia de Todos os Santos(Sankta Salvanto de la Golfeto de Ĉiuj Sanktuloj) (12° 55' 34'' sude e 38° 31' 12'' okcidente) estas ĉefurbo de brazila subŝtato Bahio. Unu el la plej turismaj urboj de Brazilo, Salvadoro, kun sia natura belaĵo, riĉa kulturo, gastemaj kaj ĝoja populo, ricevas tutjare kaj ĉiujare turismtojn el la tuta mondo. La municipo havas 2.443.107 (2000) loĝantojn kaj la urba aglomeraĵo, 3,3 milionojn da loĝantojn (2000). La municipo havas 313 km².

Salvador
Salvador: alta kaj malalta urboj
Flago de la Municipo de Salvador
Subŝtato Bahio
Areo 707 km²
Loĝantaro 2.673.560 (laŭ oficiala popolnombrado de 2005)
Alteco 21 m
Koordinatoj 12° 58' S, 38° 29' U Mapo
Horzono UTC-3
Urbdomo Prefeitura Municipal de Salvador
Nuna urbestro João Henrique Barradas Carneiro


[redaktu] Vidindaĵoj

Vidindaĵoj de Salvador

Jen turisma mapo de Salvador de Bahio. Sekvas aldonoj:

Igreja do Bomfim
Pligrandigu
Igreja do Bomfim

1 - Preĝejo de Nia Sinjoro de l' Bona-fino (Igreja de Nosso Senhor do Bomfim), sur la t.n. "Sankta Monteto" (Colina Sagrada) – Ĉiujare, je la dua ĵaŭdo de januaro, amaso da bahianoj pilgrimetas el la Preĝejo de Nia Sinjorino de l' Koncipo Ĉe-plaĝo (Igreja de Nossa Senhora da Conceição da Praia), apud la Lifto (2), ĝis Bonfim, en samtempe katolika kaj afro-religia manifestacio. Tie alvenantaj, la bahianinoj, vestantaj tradiciajn vestojn, lavbalaas la preĝejan ŝtuparon per parfumita akvo, dum aŭdeblas famkonata himno de Nia Sinjoro de l' Bona-fino: “Glória a ti, neste dia de glória...” (Gloro al vi, en ĉi tiu tago glora...). Tiu himno aludas la 2an de julio de 1823, kiam la tuta bahianaro forpelis la portugalojn k finfine sukcesis sian sendepencigon (“Nossos pais conduziste à vitória / Pelos mares e campos baianos” = Niajn gepatrojn Vi kondukis al venko / tra la bahiaj maroj k kampoj). Tiu festo/pilgrimado nomiĝas 'Lavagem do Bonfim' (Lavado de l' Bonfim).

Elevador Lacerda
Pligrandigu
Elevador Lacerda

2 - Lifto de Lacerda (Elevador Lacerda) - Salvador de Bahio troviĝas en brazila reliefklimata regiono nomata 'Maro da Montoj' (Mares de Morro). Tiu nomo estas memklariga, kaj per ĝi oni komprenas, ke la urbo estas entute malebena. Fakte, ebenaĵoj en ĝi nur troveblas en la altaĵoj de la montoj, aŭ en la multaj valoj kiujn ĝi posedas. Ĝuste la politika centro (kie estas i.a. la urbdomo), staras en unu el tiuj altaĵoj, dum la financa pracentro (kvartalo nomata “Comércio” - Komercejo) en ĝia malsupro. Por solvi la problemon de interna translokiĝo, en la lastaj jardekoj de la 19-a jarcento, Antônio de Lacerda, tiutempe fama bahia inĝeniero el tradicia familio, planis kaj konstruis la lifton, kiu gajnis la nomon Lifto apud la Koncipo ('Elevador da Conceição'), ĉar ĝi ligas la kvartalon Conceição, kiu havas tiun nomon pro la jam menciita preĝejo), al la Praça Municipal. Poste, dum la tria jardeko de 20-a jarcento, oni ĝin reformis, aldonis la elstarantan parton k ĝin rebaptis, donante la formon kaj la nomon per kiu ĝi estas konata ĝis nun: Lifto de Lacerda.

Pelourinho
Pligrandigu
Pelourinho

3 - Pelourinho (Piloriejo) - La plej granda urba historia-arkitektura centro de Latinameriko. Fama pro ĝia baroka arkitekturstilo kaj en ĝiaj preskaŭ dek preĝejoj kaj en ĝia domoj, ĝi estas la plej famkonata loko de la urbo. Tiu nomo devenas de la pilorio (portortura staranta masto) kiu tie troviĝis por torture puni la sklavojn.

Fortikaĵo São Marcelo
Pligrandigu
Fortikaĵo São Marcelo

4 - Fortikaĵo São Marcelo - Fortikaĵo konstruita sur sabla marmonteto. En ĝi restis arestita la fama gaŭĉa sendependencigisto Bento Gonçalves 1836-37.

Stadiono Fonte Nova
Pligrandigu
Stadiono Fonte Nova

5 - Stadiono Fonte Nova Futbala stadiono fama pro ofta popolamaso, malgraŭ la malbonfarto de la bahiaj teamoj... Tiu nomo estas popoleca nomo, k devenas de la kvartalo kie ĝi troviĝas: 'Fonte Nova' (Nova Fonto). Ĝia vera nomo estas 'Estádio Octávio Mangabeira' (Octávio Mangabeira estis provincestro de Bahio).

Digo Tororó
Pligrandigu
Digo Tororó

6 - Digo Tororó' (Dique do Tororó) - Natura digo, fama pro ĝia verda akvo kaj pro ĝia beleco. Bedaŭrinde ĝi estis tre poluita dum multaj jaroj kaj malgrandigita je preskaŭ kvarono el ĝia pragrando.

Lumturo Barra
Pligrandigu
Lumturo Barra

7 - Lumturo Barra (Farol da Barra) - Lumturo kaj marista kazerno, konstruita je la unua jarcento de la koloni-epoko por indiki la tieajn mardanĝerojn (sablaj marmontoj, rifoj, ktp), krom protekti la eksan havenon (Haveno ĉe Golfmalfermo = Porto da Barra) de nederlandaj, anglaj kaj francaj invadoj. Verdire, ĝi protektis nenion: la nederlandanoj invadis la urbon kaj ĝin loĝis dum 1624-25. Hodiaŭ tie funkcias marista muzeo.

Cristo da Barra
Pligrandigu
Cristo da Barra

8 - Statuo de Kristo ĉe Barra (Estátua do Cristo da Barra) - Statuo sur marborda monteto. Loko preferata de geamantoj por amindumado, ĉefe dum la vesperiĝo, pro ĝia kokosarbaro kiu, pluse de la marpanoramo, donas al ĝi tre agrablan k bukolikan etoson.

Centro de Convenções
Pligrandigu
Centro de Convenções

9 - Kunveneja Centro (Centro de Convenções) - Loko kie okazas kongresoj, festivaloj, kulturaj foiroj, kunvenoj, renkontiĝoj, ktp...

Farol de Itapuã
Pligrandigu
Farol de Itapuã

10 - Lumturo Itapuã' (Farol de Itapoã) - Lumturo en Plaĝo Itapuã (Praia de Itapuã), multe menciita en kanzonoj de famaj brazilaj kantistoj (Dorival Caymmi, Vinicius de Morais, Toquinho). Unu el ĝia allogaĵoj estas la kokosarbaro. Kiu en brazilo ne konas ĉi tiun plaĝecan kanton, preskaŭ himno: 'Passar uma tarde em Itapuã / ao sol que arde em Itapuã...' (Vesperumi en Itapuã / je ardanta suno en Itapuã...).

Lagoa do Abaeté
Pligrandigu
Lagoa do Abaeté

11 - Lageto Abaeté' (Lagoa do Abaeté) - Ankaŭ fama pro ĝia natura beleco, jam konsiderita netuŝebla natura posedaĵo de la urbo. Tiu lago, ĉirkaŭata de sablaj montetoj, havas malhelan akvon, kio kaŭzis multajn legendojn. Ĉi tiu akva malhelaĵo inspiris kantiston Dorival Caymmi komponi muzikon 'A Lenda do Abaeté' (La Legendo de Abaeté): 'No Abaeté tem uma lagoa escura / arrodeada de areia branca, ôoo' (En Abaeteo estas malhela lageto / cirkaŭata de blanka sablaro, hoo).

[redaktu] Eksteraj ligiloj

•  http://www.guia-salvador.com
•  http://www.geographicguide.com/brazil.htm
•  http://www.uoregon.edu/~sergiok/brasil/salvador.html
•  http://www.bahia-online.net


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com