Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Sainte-Chapelle - Vikipedio

Sainte-Chapelle

El Vikipedio

Sainte-Chapelle
Pligrandigu
Sainte-Chapelle

La Sainte-Chapelle [Sankta kapelo] (pr: sant ŝaPEL) estas malgranda, gotika kapelo sur la insuleto Ile de la Cité meze de Parizo, Francio. Eble ĝi estas la altpunkto de la "radia" (rayonnante) aŭ "altgotika" arkitekturo, kaj la plej bela el ĉiuj kristanaj preĝejoj de la mondo. Konstruita en 1248.

Enhavo

[redaktu] Arkitekturo

La kapelo longas 36 m, vastas 17 m, kaj altas 42,5 m. La Sainte-Chapelle havas la tipajn vertikajn proporciojn de gotika arkitekturo, kiel perfektita en la 12-a jarcento. La edificio staras sur sobra bazo, kun pezaj abutmentoj, kontraste al la elananta malpezeco de la altaj partoj. La ardeza tegmento subtenas cedran spiron, altan je 33 m, kiu estas majstroverko farita en la 19-a jarcento, ekzakta kopio de la 15-a jarcenta spiro. Ekstere, estas frontportiko de du etaĝoj.

Interne, la kapelo konsistas el unuobla navo, kulminante en sep-panelata absido.

[redaktu] Malalta kapelo

La malalta kapelo, dediĉita al Sankta Maria, oriĝine rezervita por la servistoj de la Reĝo, servas kiel soklo por la alta kapelo. Malalte plafonata, bordata per masivaj pilieroj, ĝi ekzistas nur por ĝia funkcia kaj arkitektura utileco, malpezante maksimume la konstruon, subportante la tutan pezon de la alta kapelo. La muroj estas ornamataj kun trefoliataj arkadoj, kaj dudek medalionoj figurantaj la Apostolojn.

[redaktu] Alta kapelo

Interno de la alta kapelo
Pligrandigu
Interno de la alta kapelo

La muroj de la alta kapelo estas totale anstataŭigataj per grandaj vitraj aperturoj trapasigante la lumon, apartigataj nur per maldikaj faskoj de pilieroj. La vitraloj reprezentas religiajn scenojn, kaj konsistigas homogenan ensemblon, kies dominantaj ruĝoj kaj bluoj donas al tiu kapelo sian brilon.

[redaktu] Vitraloj

La Sainte-Chapelle devas ĝian famon al siaj 600 m² da vitraloj, el kiuj du trionoj estas oriĝinalaj.

La fenestroj de la navo, altaj je 15,35 m kaj vastaj je 4,70 m, dividiĝas en 4 lancetoj surstarata per sesfolia rozfenestro, kaj 2 kvarfolioj. (t.e. formo de trifolio, sed kun kvar folioj). La fenestroj de la absido, altaj je 13,45 m kaj vastaj je 2,10 m, havas nur 2 lancetojn kaj 3 trifoliojn.

La bildoj de la vitraloj reprezentas la sekvantajn bibliajn librojn aŭ scenojn:

La sudflanka rozfenestro, 9 m de diametro, reprezentas la Apokalipson.

[redaktu] Historio

La Sainte-Chapelle estis ĉefe propra entrepreno de la piega reĝo Ludoviko la 9-a de Francio (malfrue Sankta Ludoviko), kiu konceptis ĝin kiel granda relikvujo por la relikvoj da la Pasiono, interalie la Krono de Dornoj de Kristo, kaj fragmento de la Vera Kruco.

Malsame kiel ĉe multaj "piaj" aristokratoj, kiuj ĝenerale ŝtelis relikvojn, la sankta Ludoviko havis aĉetita siajn preciozajn relikvojn de la Pasiono, el la (lasta) latina imperiestro de Konstantinopolo, Baldwin la 2-a en 1239, por la grandega monsumo da 135.000 pundoj. Kontraste, la konstruo de la tuta kapelo kostis 40.000 pundojn. La konstruo de la kapelo ankaŭ montris la politikan kaj kulturan ambicion de Ludoviko: kun la imperia trono ĉe Konstaninopolo okupita per nura grafo de Flandrio, kaj la Sankta Romia Imperio malaranĝita, Ludoviko volis estiĝi la centra monarko de okcidenta kristanujo.

La kapelo estis konstruata dum sep jaroj, 1242 ĝis 1248, kiam ĝi estis konsekrata: la alta kapelo per la legato de la Papo, Eudes de CHÂTEAUROUX, la malalta per Pierre BERRUYER, ĉefepiskopo de Bourges, Francio. La oriĝinala plano, de 1241, estas atribuata al Pierre de MONTREUIL.

Dum la Franca Revolucio, la kapelo estis konvertata en administraj oficejoj, kaj la fenestroj estis kaŝataj per grandegaj dosierŝrankoj. Ilia preskaŭ forgesita beleco, tiamaniere estis ŝirmata kontraŭ la vandalismo kiu detruis la ĥorejon, la jubeon, kaj la spiron, kaj disigis la relikvojn. Je la 19-a jarcento, Eugène Viollet-le-Duc restaŭrigis la Sainte-Chapelle.

La Sainte-Chapelle estas nacia historia monumento ekde 1862.

[redaktu] Diversaĵoj

  • Nuntempe, la restantaj relikvoj estas konservitaj en la trezorejo de la katedralo de Notre Dame, Parizo, kaj en la Bibliothèque Nationale en Parizo.
  • La Sainte-Chapelle kaj la Conciergerie hodiaŭ estas la solaj restaĵoj de la plej malnova palaco de la reĝoj de Francio.
  • La islanda kantisto Björk aldonis du koncertojn en la alta kapelo, la 23-an kaj la 25-an de aŭgusto, 2001.

[redaktu] Eksteraj ligoj

•  http://www.cosylogis.com/en/paris-france/paris-historical-monuments-france/sainte_chapelle.htm
Fenestro de Sainte-Chapelle
Pligrandigu
Fenestro de Sainte-Chapelle


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al



Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon.
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com