Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Proceso de Sacco kaj Vanzetti - Vikipedio

Proceso de Sacco kaj Vanzetti

El Vikipedio

La proceso kontraŭ Nicola Sacco kaj Bartolomeo Vanzetti okazis inter 1920 kaj 1927 en Dedham en Masaĉuseco. Ili estis akuzitaj pro rabo kaj murdo, kondamnitaj al morto kaj ekzekutitaj je la 23-a de aŭgusto 1927.

Sacco [SAko] kaj Vanzetti [VanCETti] estis italaj enmigrintoj, kiuj venis en Usonon en 1908 kaj interkonatiĝis en anarkismaj rondoj. Akirinte la usonan civitanecon ili frontis rekrutigon okaze de la Unua mondmilito; por eviti ĝin ili iris al Meksiko. Tie ili amikiĝis. Post la milito ili reiris al Usono.

Sacco laboris en fabriko de ŝuoj. Vanzetti estis lerninta la profesion de pasteĉisto, sed laboris kiel vendisto de fiŝoj.

En 1920 ambaŭ kunorganizis protestojn kontraŭ la aresto de Andrea Salsedo, kiu sen kulpigo pasigis ok semajnojn en prizono kaj tiam mortis tie sub neklaraj cirkonstancoj (falo el 14-a etaĝo). Vanzetti estis parolonta publike pri la temo je la 9-a de majo.

Sed je la 5-a de majo 1920 Sacco kaj Vanzetti estis arestitaj en Novjorko kaj kulpigitaj pri du rab-atakoj: je la 24-a de decembro 1919 en Bridgewater kaj je la 15-a de aprilo 1920 en South Braintree, kie du homoj estis mortigitaj. Komenciĝas du apartaj procesoj pro la du atakoj.

Je la 16-a de aŭgusto 1920 Vanzetti estis kondamnita pro la atako de Bridgewater al 15 jaroj da mallibero. Je la 14-a de julio 1921 ambaŭ estis kondamnitaj al morto pro la atako kaj la murdoj de South Braintree, kvankam atestantoj (aliaj ital-devenaj laboristoj) konfirmis alibion.

En 1923 Sacco kaj en 1925 Vanzetti estis metita en psikiatriejon. En 1926 la supera tribunalo de Masaĉuseco konfirmis ilian mortokondamnon. Du semajnojn poste alia prizonulo, Celestino Madeiros, konfesis esti farinta la atakon de South Braintree ("mi konfesas, ke mi partoprenis en la krimo en South Braintree; Sacco kaj Vanzetti ne estis en ĝi"); sed la justico konsideris tion negrava por la kazo de Sacco kaj Vanzetti. La ekzekuto estas dufoje prokrastita; en la nokto de la 22-a al la 23-a de aŭgusto 1927 Sacco, Vanzetti kaj Madeiros mortis per la elektra seĝo.

La kondamno kaj ekzekuto kaŭzis intensajn protestojn en eksterlando, al kiuj aliĝis interalie Dorothy Parker, Edna St. Vincent Millay, Bertrand Russell, John Dos Passos, Upton Sinclair, George Bernard Shaw kaj H. G. Wells. En multaj landoj necesis gardi la usonajn ambasadejojn.

En 1941 la anarkiismaj gvidantoj Carlo Resca kaj Max Eastman deklaris, ke "Sacco estis kulpa, sed Vanzetti ne". Tion subtenas esploro de mortiga kuglo, farita en 1961, kiu estis determinita esti veninta el pafilo trovita ĉe Sacco.

En 1977, precize 50 jarojn post la ekzekuto, Michael Dukakis, guberniestro de Masaĉuseco kaj posta kandidato pri prezidenteco, deklaris, ke Sacco kaj Vanzetti estis senkulpaj, kaj ke ĉia malhonoro estis forigita de iliaj nomoj.

En 1971 Giuliano Montaldo faris filmon pri la historio de Sacco kaj Vanzetti; en tiu filmo prezentiĝis la kanto Here's to you, kies tekston verkis kaj kiun kantis Joan BAEZ kaj kies melodion komponis Ennio Morricone. La kantisto Georges Moustaki kantis ĝin france (Marche de Sacco et Vanzetti); Franz Josef Degenhardt tradukis ĝin en la germanan.

[redaktu] Eksteraj ligiloj

•  Detala diskuto (angle) kun http://www.law.umkc.edu/faculty/projects/ftrials/SaccoV/chronology.html kronologio de eventoj]
•  Resumo el la vidpunkto de senkulpeco (germane)
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com