Rotondo
El Vikipedio
Rotondo estas ronda konstruaĵo kun kupolforma tegmento tipa por romanika konstrustilo, disvastiĝinta en Eŭropo ĉirkaŭ la 10-a jarcento, inter la malapero de la klasika Romana stilo kaj la apero de la gotika, kaj kiu estas karakterizata de duonsferaj volboj, rondarkaj fenestroj kaj apogpilastroj (laŭ PIV).