Majora Lago
El Vikipedio
La Majora Lago estas lago en la sudaj Alpoj, dividita inter Italio kaj Svislando. Ĝia itala nomo estas Lago Maggiore [lago maĝOre] aŭ Verbano, ĝia germana nomo Langensee [lAnenze].
La lago longas preskaŭ 60 km, sed estas kompare mallarĝa; el areo de 212 km² rezultas meza larĝo de inter 3 kaj 4 km. Ĝia surfaco estas je 193 metroj super marnivelo; ĉar ĝia pleja profundo estas 270 m, ĝia fundo konsiderinde malsuperas la marnivelon.
La valo de la lago iras esence de nordo al sudo, de la enfluo de rivero Tiĉino al ĝia elfluejo. La norda parto, ĉ. 10 km longa, apartenas al Svislando, la cetero formas la limon inter la italaj regionoj Lombardio (oriente) kaj Piemonto (okcidente). Krom Tiĉino enfluas precipe riveroj Maggia, Toce kaj Tresa, ĉi-lasta venanta de la Lugana Lago.
[redaktu] Insuloj
- Boromeaj insuloj inter Stresa kaj Verbania: Isola Bella, Isola Madre, Isola Superiore (Italio).
- Insuloj de Brissago (Svislando).
[redaktu] Citaĵo
Onidire la poeto Stendhal diris: "Se vi havas koron kaj ĉemizon, vendu la ĉemizon kaj vizitu la ĉirkaŭaĵon de Majora Lago."
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://www.maggiore.ch
- http://www.illagomaggiore.com
- http://www.lagomaggiore.net
- http://ciaoluino.tripod.com