Luís Vaz de Camões
El Vikipedio
Luiz (aŭ Luís laŭ modernportugala ortografio) Vaz de Camões laŭ historio naskiĝis en Lisbono, ĉirkaŭ la jaro 1524, el nord-portugala familio (el la urbo Chaves). Dum kelkaj jaroj li loĝis en Coimbra kie li ĉeestis universitat-lecionojn pri Hom-sciencoj en la Monaĥejo de Santa Cruz kie estis onklo lia, kiu estis pastro. Li revenis al Lisbono, kaj tie li vivis "boheman" vivon. En 1553, post kiam Camões estis arestita pro interbatiĝo, li foriris al Barato (tiam "Hindio"). Tie li restis en la urbo Goao kie li skribis gravan kvanton da sia verkaro. Camões revenas al Portugalio en 1569, malriĉa kaj malsana, sed sukcesas publikigi la verkon La Luzidoj, kiu fariĝos la portugala popola eposo, en 1572 danke al la influo de kelkaj amikoj sur la tiama reĝo D. Sebastião. Li mortis en Lisbono en la 10-a de junio 1580.
Lin oni konsideras la plej grava portugala poeto, kaj lia verko staras inter Klasikismo kaj Baroko.
[redaktu] Ĉef-Verkoj
- Os Lusíadas (La Luzidoj:1572)
- Rimas (Rimoj:1595)
- El-Rei Seleuco (Reĝo Seleŭko:1587)
- Auto de Filodemo (Aŭto de Filodemo:1587)
- Anfitriões (Gastigantoj:1587).
[redaktu] En Esperanto aperis
- Luziadoj: III. kanto <parto> / Luiz Vaz de Camoes. En: "Tutmonda sonoro": Kálmán Kalocsay; p.314 - 319, vol. 1
- La luzidoj <parto> / Camoes. El la portugala trad. Leopoldo Knoedt. En: Nova Esperanta Krestomatio. - p.122 - 127
- La luzidoj / Camoes. El la portugala lingvo trad. Leopoldo Knoedt. Antaŭparolo de Humphrey R. Tonkin. Enkonduko de Geraldo Mattos. - Chapecó: Eld. Fonto, 1980. - 464 p. : ilustr., mapo
[redaktu] Ekstera ligo
- http://www.newadvent.org/cathen/03218b.htm
- http://www.mgar.net/camoes.htm
- http://www.mgar.net/camoes2.htm