Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Leningrada provinco - Vikipedio

Leningrada provinco

El Vikipedio

Leningrada provinco estas provinco de Rusio, ĉirkaŭanta la urbegon Sankt-Peterburgo. Mem Sankt-Peterburgo estas aparta regiono de la federacio. La nomo de la provinco konservas sovetian nomon de la urbego — Leningrado.

Regiono havas limon kun du ŝtatoj (Finnlando kaj Estonio) kaj kvin regionoj de Rusio (Novgoroda, Pskova, Vologda provincoj, Karelio kaj Sankt-Peterburgo).

  • Areo: 83,9 mil kv. km.
  • Klimato: modere kontinenta, humida.
    • Averaĝa temperaturo en januaro: (−9, −11°С)
    • Averaĝa temperaturo en julio: (+16, +17 °С)

En la provinco estas ĉ. 1800 lagoj, la plej granda el kiuj estas la Ladoga lago, kies areo (18.135 kv. km.) estas la plej granda en Eŭropo. Pli ol duono de la provinco estas kovrita per arbaro.

  • Maraj portoj:
    • Sankt-Peterburga;
    • Viborga;
    • Visocka.

Enhavo

[redaktu] Ekonomio

Proksimeco de maraj kaj riveraj transportadaj vojoj kaj, pli grave, proksimeco de la grandega urbo Sank-Peterburgo igas la provincon tre perspektiva por investantoj. Dum lastaj jaroj en la provinco aperis multaj novaj fabrikoj, inkluzive de maŝinkonstruaj de la grandaj tutmondaj kompanioj: Ford, Toyota, Scania, Caterpillar ka.

La granda urba merkato ankaŭ spronis renaskiĝon de produktado de nutraĵoj. Leningrada provinco estas la plej sukcesa en Rusio en produktado de laktaĵoj. En fermita grundo oni ankaŭ produktas legomojn kaj florojn dum malvarma sezono.

[redaktu] Historio

En teritorio de la moderna Leningrada provinco la unua loĝantaro aperis en 9-a-7-a miljaro a.K. post foriro de glacirivero. Ĉe la mezo de la 1-a miljaro p. K. ĉi tie jam konstante loĝis finn-ugraj gentoj, kiuj okupiĝis pri agrikulturo, bestobredado, ĉasado kaj fiŝkaptado. Ekde la 8-a jc. en tiu teritorio setlis ankaŭ slavoj. Tamen finn-ugroj (Ingroj, Votoj) restis etna plimulto (almenaŭ en la kamparo) ĝis la 20-a jarcento.

Proksimume en 750 jaro sur la suda bordo de Ladoga lago fondiĝis urbo Ladoga, la plej antikva rusa setlejo en nord-okcidento de Rusio. En 9-10-aj jarcentoj la urbo iĝis grava politika kaj komerca centro, ĉirkaŭ kiu formiĝis ŝtateco de rusoj. Nur fine de la 10-a jarcento la gvidan pozicion de Ladoga transprenis Novgorod.

En 12a jc. Novgorod iĝis politike memstara, kaj al ĝia konsisto eniris landoj ĉe riveroj Luga, Volĥov, Neva kaj parto de la bordo de Finna golfo. En 13-a-14-a jarcentoj tiuj landoj iĝis ejo de aktiva batalo kun svedaj feŭduloj kaj livonaj militistoj. Por defendi la terenon novgorodanoj starigis fortikaĵojn Koporje, Oreŝek kaj aliajn.

Komence de la 17-a jc., dum la epoko kiun rusoj nomas la "Malhela tempo", la terenon prenis Svedio. Penoj de Rusio rehavigi al si eliron al la Balta maro (16561658) fiaskis. Nur pli poste Rusio revenis al tiu ĉi regiono (kaj daŭrigis la ekspension eĉ pli ĝis plena okupo de finna lando kaj Baltio).

Cetere vidu la artikolon pri Ingrio, kiu estas nomo de ĉi areo el historie finn-ugra perspektivo.

[redaktu] Esperanto-movado

En Esperanto-mondo la plej fama urbo de la Leningrada provinco estas probable Tiĥvin, kie aktivas vigla Esperanto-klubo. Apud Tiĥvin okazis multaj Esperanto-aranĝoj, al kiuj venis ne nur esperantistoj de Rusio, sed ankaŭ eksterlandanoj.

[redaktu] Eksteraj ligiloj

•  http://eng.lenobl.ru
•  http://lenobl.ru
•  http://www.lenobl.ru
•  http://www.itlibitum.ru/MAP/EARTH/COUNTRY/RUSSIA/LENINGRADSKAYA%20OBLAST'/MAP%20-%20EARTH%20-%20COUNTRY%20-%20RUSSIA%20-%20LENINGRADSKAYA%20OBLAST'%20-%20www.itlibitum.ru%20-%20001.jpg


Ĉi tie estas aldonaj eksteraj ligiloj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn eksterajn ligilojn kaj metos ilin en la artikolon.


Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon.
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com