Volĥov
El Vikipedio
Volĥov | |
Blazono de la urbo |
|
Regiono: | Leningrada provinco |
---|---|
Distrikto: | Volĥova |
Fondita en: | 1918 |
Urbo ekde: | 1933 |
Koordinatoj: | 59° 55' N, 32° 21' E Mapo |
Loĝantaro, miloj: | 50 (2001) |
Kodo laŭ OKATO: | 41408 |
Telefona prefikso: | 81263 |
Tempozono (de MSK): | 0 |
Volĥov (ruse Волхов) estas urbo en Rusio. Ĝi situas ĉe rivero Volĥov (Волхов).
La urbo estis nomita Volĥovstroj (Волховстрой) ĝis 1940. Tiun nomon ĝis nun portas la fervoja stacio de la urbo.
En jaro 1959 la urbo havis 36,6 mil loĝantojn.
[redaktu] Ekonomio
La du ĉefaj laborlokoj de volĥovanoj estas la akva elektrocentralo sur rivero Volĥov kaj la aluminia uzino. Ambaŭ estas la plej malnovaj en Rusio, fonditaj tuj post la Oktobra revolucio.