Miĥail Gorbaĉov
El Vikipedio
Historio > Sovetunio > Gorbaĉov
Miĥail Sergejeviĉ GORBAĈOV (ofte erare nomata Gorbaĉev en la okcidentaj amas-komunikiloj) (ruse Михаил Сергеевич Горбачёв; naskiĝis je la 2-a de marto 1931) estis sovetia politikisto kaj partia gvidanto. Li okupis diversajn partiajn postenojn dum 1966–1978 en la KPSU en la Stavropola regiono de Rusio. En la jaro 1978 Gorbaĉov fariĝis unu el la gvidantoj de la KPSU; komence sekretario kaj de 1985–91 ĝenerala sekretario. En 1989 li estis elektita prezidanto de la Prezidio de la Supera Soveto de USSR kaj en 1990 la unua kaj sola Prezidento de USSR, ĝis 1991, kiam puĉantoj rabis lin kaj lian familion dum feriado en Krimeo. La kontraŭpuĉa enpotencigo de Jelcin signifis la finon de la Unio.
Gorbaĉov estas la iniciatinto de la perestrojko (laŭvorte – transformado de la socio) kaj glasnost ("videbleco"), kies logika postsekvo estis la disfalo de la komunisma sistemo kaj de USSR. Do estas ĉefe dank' al li, ke rusianoj hodiaŭ rajtas havi pasportojn kaj vojaĝi al eksterlando. Ankaŭ dank al li, la Malvarma milito finiĝis komence de la 90-aj jaroj. Pro sia agado por la gardado de la paco, Gorbaĉov gajnis la Premion Nobel de Paco (1990). Post la divido de USSR, ĝia eks-prezidento fondis Internacian Fonduson pri la socia, ekonomika kaj politika esploroj, la t.n. "Gorbaĉov-Fonduson", kies gvidanto estas li mem.
Oni forte kritikis, ke sub lia regado la Ruĝa Armeo en januaro 1991 mortigis civilulojn, kiuj manifestaciis por la sendependeco de Litovio. Lia rolo kaj liaj povoj en tiu afero ne estas klaraj.