Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Keĉua lingvo - Vikipedio

Keĉua lingvo

El Vikipedio

Lingvo > Lingvaj Familioj > Ando-Ekvatora > Keĉua


Keĉua (runa/qhichwa simi)
Parolata en: Peruo, Ekvadoro, Bolivio, Kolombio, Arĝentino, Ĉilio
Denaskaj parolantoj: 9,6 milionoj
Fremdlingvo / dua lingvo por:
Lingvistika
klasifiko:
Ando-Ekvatora
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en:
Reguligita de: La Akademio de la Keĉua Lingvo - http://www.unsaac.edu.pe/runasimi/
Skribo: latina depost la venko fare de la hispanoj
Lingvaj kodoj
ISO 639-1: qu
ISO 639-2: que (B) (T)
SIL:
Specimeno
La Patro Nia

Yayayku hanaq pachapi kaq,
sutiyki yupaychasqa kachun.
Kamachikuq-kayniyki takyachisqa kachun,
munayniyki kay pachapi ruwakuchum,
Imaynan hanaq pachapipas ruwakun hinata.
Sapa p'unchay mikhunaykuta quwayku.
Huchaykutapas pampachawayku,
imaynan ñuqaykupas contraykupi huchallikuqniykuta panpachayku hinata.
Amataq watiqasqa kanaykuta munaychu,
aswanpas saqramanta qispichiwayku.
Qanpan kamachikuq-kaypas, atiypas,
wiñaypaqmi yupaychasqa kanki.

origino: Andoj
fonto de la vortoj: gaŭĉo, inkao, kajmano, kinino, kokaino, k.a.
oficiala prizorgantaro: La Akademio de la Keĉua Lingvo - http://www.unsaac.edu.pe/runasimi/

La keĉua (keĉue qhishwarunasimi, hispane quechua) familio de lingvoj parolataj en Sudameriko, precipe en Peruo, Ekvadoro, kaj Bolivio. La vorto keĉua ofte aludas iun el la pluraj lingvoj de la keĉua familio. La plej konata formo de keĉua estas de Kusko, Peruo. Kun pli ol 11 milionoj da parolantoj, la keĉua havas la pli grandan parolantaron ol ĉiu alia indiana lingvo. Ĝi verŝanje, sed ne certe, estas parenco de la ajmara, kiu ankaŭ parolatas en Bolivio.

La klasika keĉua lingvo venas de la popolo keĉua, kiu estis parto de la Inkaa Imperio.

Enhavo

[redaktu] Keĉua literumado

[redaktu] Vokaloj

La keĉua havas nur tri vokalojn: /i/, /a/, kaj /u/, laŭ la "klasika araba triangulo". Ĝi sonas same kiel tiuj de Esperanto; tamen, kiam la malvastaj vokaloj "a", "i" kaj "u" aperas apud la postvelaj konsonantoj /q/, /q'/, kaj /qh/, ili iĝas pli similaj al /A/ /e/ kaj /o/.

[redaktu] Konsonantoj

labiala alveola palata vela postvela glota
plosiva p t ch k q
frikativa s x h
nazala m n ñ
flanka l ll
vibra r
kvazaŭvokala w y


La konsonantaro ŝajnas stranga laŭ hindeŭroplingvanoj. Neniu plosivo kaj neniu frikativo estas voĉa. Ŝajnus ke mankus fonemoj. Tamen, en pluraj dialektoj keĉuaj, ĉiu plosivo povas havas ĝi tri formojn: simplan, kun glota fermo, kaj kun plia spiro. Ekzemple:

simpla  glota fermo  plia spiro
  p          p'          ph
  t          t'          th
  k          k'          kh
  q          q'          qh

[redaktu] Keĉuaj vortoj

La dialektoj de la hispana en Peruo kaj Bolivio havas multajn keĉuajn vortojn. Eĉ Esperanto havas plurajn. Jen iom da ili:

  • gaŭĉo < waqcha ("orfo/povrulo")
  • inkao < inka ("reĝo")
  • kajmano < kayman
  • kinarbo, kinino, kinkono < kina ("kinarbo")
  • kokao, kokaino < kuka ("kokao")
  • kondoro < kuntur
  • lamo, ljamo < llama
  • pampo < panpa
  • pumo < puma
  • vikuno < wik'uña

[redaktu] Keĉuaj frazoj

Keĉua frazo                    Esperanta traduko
Allillanchu?                   Kiel vi fartas?
Allillanmi, allillantaqmi.     Mi fartas bone.
Ima sutiyki?                   Kiel vi nomiĝas?
Sutiy Urpim.                   Mi nomiĝas Urpi
Mamay kamachinaykipaq.         Estas plezuro koni vin, s-ino.
Yanapawankimanchu?            Ĉu vi povas helpi min?
Añay./P'achi./Dyuslupayki. Dankon.
Imamanta.                      Ne dankinde.
Tinkunanchiskama.              Ĝis la revido.
Paqarinkama.                   Ĝis morgaŭ

[redaktu] Eksteraj ligoj


La plimulto de tiuj ĉi informoj venis de Ethnologue, de Culturas de los Andes, aŭ el la vortaro verkita de Jesús Lara (ISBN 84-8370-176-6).

Pligrandigu
Pligrandigu


[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:

Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al


Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com