Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Jordano - Vikipedio

Jordano

El Vikipedio

Jordano
Jordano
Longeco 360-400 km
Alteco de la fonto 400 m
Meznombra trafluo m³/s
Akvokolekta areo km²
Alfluanto(j)
Mem alfluas al Morta Maro
Larĝeco de la enfluejo
Rivero en Mezoriento

La Jordano (hebree: נהר הירדן Nahar Ha Yarden, "la malsupreniranta rivero"; arabe: نهر الأردن Al-Urdunn) estas mezorienta rivero.

Enhavo

[redaktu] Geografio

La Jordano vidita el la kosmo
Pligrandigu
La Jordano vidita el la kosmo

La Jordano estas la plej malalta rivero de la mondo. Ĝi fontas en la regiono de la Hermon-montaro kaj fluas laŭ la izraeljordana limo. Post tio ĝi fluas suden tra la Jordanvalo al la Morta Maro, "fina lago", kiu troviĝas en geologia malmonto. Survoje ĝi trafluas la lagon Kineret. La rekta vojo estus nur 170 km longa, sed pro grandaj kurboj ĝi estas pli longa, kaj la mezuroj varias laŭ la fontoj. Kelkfoje oni indikas pli ol 400 km. La altecdiferenco estas ĉirkaŭ 800 m. La enfluo en la Mortan Maron situas je -400 m.

La fontoriveroj de la Jordano estas Hazbani el Libano, Dan el la norda Izraelo kaj Banyas el la nordaj Golanaj Altaĵoj. La plej grava kaj nura granda alfluo sude de la lago Kineret estas Jarmuk je la limo inter la suda Golano kaj Jordanio.

Norde de la lago Kineret, la Jordano estas la limo inter Izraelo kaj la de izraeloj okupitaj Golanaj Altaĵoj, kiuj laŭ internacia juro apartenas al Sirio. Sude de la lago, la rivero estas la limo inter Jordanio kaj Izraelo, t.e. inter Jordanio kaj la okcidenta Jordanlando (inter Bet Shean kaj la Morta Maro). Fine la Jordano enfluas sudoriente de Jericho en la Mortan Maron. La Jordanvalo estas tertremregiono.

[redaktu] Politika signifo

Pro sia landlima situacio, la Jordano ludas gravan politikan rolon en la Mezoriento. La Jordano havas tutjare relative multe da akvo. Por Izraelo la rivero kaj la lago Kineret estas centra elemento de la trinkakvoprovizo, kaj ankaŭ la aliaj apudaj ŝtatoj (Libano, Sirio kaj Jordanio) postulas siaflanke konvenan parton de la akvo de la riversistemo.

En la interrilato izraelo-jordana la rivero helpis atingi pacon. Gravega ero de la pacakordo de la 26-a de oktobro 1994 estis la kontrakta garantio, ke Jordanio rajtas ĉerpi grandajn kvantojn da akvo el la rivero. En la interrilato izraelo-sira la Jordano kontribuas daŭrigi la krizon: la timo, ke Sirio retenos la akvon estas unu el la ĉefaj kialoj pro kiuj Izraelo rifuzas cedi la Golanajn Altaĵojn.

[redaktu] Religia signifo

Por la judoj la Jordano signifis la riveron kiun transiris la popolo Izraela kiam ili prenis la landon Kanao post la migrado tra la dezerto sub la gvido de Josua.

La Jordano havas grandan signifon por kristanoj. En la regiono ĉirkaŭ Jericho lokiĝas, laŭ la nova testamento, la ejo, kie Jesuo estis baptita de Johano la Baptisto. Ankoraŭ hodiaŭ multaj kristanoj baptigitas en la Jordano, ĉefe ĉe Jardenit, baptejo sude de la lago Kineret.

[redaktu] Eksteraj ligiloj

•  Akvo kaj internacia juro (Biblioteko de la Pacpalaco) (angle/france)
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com