Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Insulo de la Junularo (Kubo) - Vikipedio

Insulo de la Junularo (Kubo)

El Vikipedio

La Insulo de la Junularo (Isla de la Juventud) estas insulo de la Kariba Maro, kiu estas parto de la ŝtato de Kubo, kune kun la insulo de Kubo kaj aliaj malgrandaj insuletoj.

Ĝia areo estas 3.056 km². Ĝi formas, kune kun pli da 600 neloĝataj insuletoj la arkipelagon de la Canarreos, en la sudokcidenta parto de Kubo, en la Golfo de Batabanó, je 50 km de la insulo de Kubo (je 162 km de Havano).

La insulo estis malkovrita de Kristoforo Kolumbo je la 13-a de junio de 1494 dum lia dua vojaĝo al Ameriko, kaj nomita La Evangelista. Laŭlonge de la jaroj ĝi ŝanĝis sian nomon, interalie al Isla de las cotorras (de la psitakoj), Colonia Reina Amalia (Kolonio Reĝino Amalia), Isla de los Piratas (de l' Piratoj), kaj eĉ Isla del Tesoro (insulo de la Trezoro). Antaŭ la alveno de Kolumbo ĝi estis nomata Siguanea, Camarcó kaj Guanaja.

Dum multaj jaroj ĝi estis sidejo de piratoj, kaj oni asertas ke ĝi inspiris la novelon de Robert Louis Stevenson "La insulo de la Trezoro".

En la 19-a jarcento la hispana metropolo organizas ĝian koloniadon, kaj fondas ĝian ĉefurbon Nueva Gerona (Nova Ĝirono), je la 17-a de decembro de 1830.

En tiu epoko ĝi estis konita kiel Isla de los Deportados (de l' Deportitoj) kaj poste Isla de Pinos (Insulo de Pinoj). Per tiu ĉi nomo ĝi estis konata ĝis 1978, kiam ĝi ricevis la nomon de Insulo de la Junularo, pro la miloj de diverslandaj junuloj kiuj tie studis kaj laboris.

Komence de la 20-a jarcento, post la Milito de Sendependiĝo de Kubo, la suvereneco de la insulo estis diskutita de la okupanta registaro de Usono, ĝis 1907, kiam tiu registaro agnoskis la suverenecon de Kubo super ĝi.

Post la atako al la Kazerno Moncada, en 1953, Fidel Castro kaj aliaj partoprenantoj estis enkarcerigitaj en la Malliberejo tie situita, ĝis majo de 1955, kiam ili ricevis amnestion. Ankoraŭ ekzistas diversaj prizonoj en la insulo.

Nuntempe Isla de la Juventud estas konsiderata speciala municipo. Ĝia loĝantaro estas ĉ. 79.000 homoj. La ekonomio baziĝas en la agrokulturado de citraj fruktoj kaj la turismo.


[redaktu] Eksteraj ligiloj

•  http://caselaw.lp.findlaw.com/scripts/printer_friendly.pl?page=us/205/257.html
•  http://terraserver.com/imagery/image_ĝ.asp?cpx=-82.85352464&cpy=21.69556838&res=200&provider_id=340&t=pan&dat=
•  http://www.pbs.org/wgbh/amex/castro/peopleevents/e_moderates.html
•  http://www.guije.com/pueblo/municipios/hisla/index.htm


Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon.
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com