Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Pirato - Vikipedio

Pirato

El Vikipedio

Pirato, flibustro, korsaro kaj kaperisto estas nocioj kiuj ekde memoreblaj tempoj ekzistas, eĉ dum la epoko de la antikvaj grekoj kaj romianoj, en ĉiuj regionoj de la mondo (ĉinaj piratoj, barbariaj piratoj en la Mediteraneo, en la Nova Mondo kaj eĉ je la komenco de la 21-a jarcento ankoraŭ en la Sud-Ĉina Maro, la Markolo de Malako, Brazilo...) kaj kiuj koncernas neleĝajn agadojn faritajn de ŝipanaro al alia ŝip(anar)o, eĉ sur la tero. Nuntempe ankaŭ la aviado estas konfrontita kun la problemo.

La multjarcenta fenomeno de piratado ankoraŭ nun apartenas al la internacia marveturado. Piratado signifas la rabon de varoj aŭ la kidnapon de homoj kaj postuli elaĉetan monon aŭ por uzo en la sklavokomerco. La origino de la pirateco koincidas kun la komenco de la marveturado. Kun la apero de la transmaraj komercoŝipoj kaj la aneksa transporto de valoraĵoj la piratado rapide disvastiĝis.

Kelkaj piratoj estis dungitaj de iu registaro. En 1856 tiu de la ŝtato permesita piratado oficiale estis abolita en la Pariza Marjura Deklaro, sed ankoraŭ dum la du mondmilitoj de la 20-a jarcento oni uzis la piratadon kiel rimedo en la marmilito.

La Jolly Roger, piratoflago
La Jolly Roger, piratoflago

[redaktu] Specoj da piratoj

  • Kaperistoj: ĉi tiuj piratoj havis specon da kontrakto kun la establita registaro por alkroĉi kaj prirabi certajn ŝipojn, ofte de potenco kun kiu la registaro militis, por sinkigi la ŝipon kaj/aŭ kidnapi certajn personoj sur tiuj ŝipoj.
  • Korsaroj: ĉi tiuj piratoj precipe estis nederlandaj, francaj kaj anglaj aventuristoj, ekzilitoj kaj eskapitaj afrikanaj sklavoj, kiuj vagadis en la Kariba Maro, kaj kiuj kelkfoje alkroĉis ŝipojn kaj malsekurigis bordojn por vivteni sin. Jamajko estis unu el iliaj hejmhavenoj. Korsaroj konstruis ilian propran vivkomunumon , kaj nomis sin demokratie inspiritan komunumon, kiuj vivis laŭ siaj propraj reguloj, kaj ne tiuj de la ekstera mondo. Kelkfoje registaroj dungis korsarojn kaj ili (portempe) fariĝis piratoj, sed ne ĉiu korsaro estis pirato, kaj ne ĉiu pirato estis korsaro.
  • Flibustroj: ĉi tiuj piratoj estis tute sendependaj, kaj ne vivis laŭ certa kodo kiel la korsaroj. Kelkaj agis mildanime, sed pli ofte ili estis eksterordinare kruelaj. Korsaroj malamis ilin, kaj ofte konvojoj da korsaroj migris por ekstermi ĉi tiujn maletikajn piratojn.
  • Vikingoj: antaŭ pli ol 1000 jaroj ĉi tiuj piratoj aperis antaŭ la bordoj de Eŭropo. Ili venis el la nuntempa Skandinavio.

[redaktu] Moderna agado en Brazilo

En Brazilo estas ofta la agado de piratoj. Ĝenerale ili uzas malgrandajn boatojn kaj invadis ŝipojn en malprofundaj akvoj proksime al marbordo, en kanaloj aŭ riveroj. En Amazonio oni nomas ilin "ratos d'água" (akvaj ratoj). En decembro de 2001 piratoj mortigis faman Nov-Zelanda jaĥtisto Peter Blake. De li, ili rabis motoron kaj horloĝon.

Ĝenerale, brazilaj piratoj ankaŭ praktikas kontrabandadon kaj transportas narkotaĵojn.

Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Pirato sub la gloso Category:Piracy


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Pirato sub la gloso Piracy
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com