Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Ignaz Semmelweis - Vikipedio

Ignaz Semmelweis

El Vikipedio

Sciencisto > Ignaz SEMMELWEIS < Medicino


Ignaz Semmelweis
Pligrandigu
Ignaz Semmelweis

Ignaz Philipp SEMMELWEIS [ignac filip semlvajs] (naskiĝis la 1-an de julio, 1818, mortis la 13-an de aŭgusto, 1865) estis aŭstra-hungara kuracisto.

Li naskiĝis en Buda (nuntempe: Budapeŝto), studis medicinon kaj doktoriĝis en la jaro 1844 en Vieno. Poste li eklaboris en akuŝa sekcio de Viena hospitalo. Tie li rimarkis, ke en la sekcio, kie medicinstudentoj laboris, pli da pacientinoj malsaniĝis de la puerpera febro ol en la alia sekcio, kie estontaj akuŝistinoj lernis sian fakon. Serĉante la kaŭzon de tiu ĉi – plej ofte mortiga – malsano, li ekzamenis la virinojn pli zorgeme, sed la kvanto de malsaniĝoj eĉ altiĝis.

Nur post kiam la jur-medicinisto Jakob KOLLETSCHKA (1803 - 1847), al kiu li havis amikajn rilatojn, dum nekropsio vundiĝis per la skalpelo kaj mortis malmultajn tagojn poste de sangotoksiĝo, Semmelweis pensis nun koni la kaŭzon de la puerpera febro: La studentoj pri medicino laboris en la anatomia sekcio kaj sekcis tie mortintojn. Per ne-lavitaj kaj ne-desinfektitaj manoj ili poste ekzamenis naskantajn virinojn kaj transdonis amason da ptomaino.

Semmelweis ekde tiam instrukciis al siaj studentoj, desinfekti la manojn per klorkalko, kaj vere la morteco de akuŝintinoj malkreskis de 12,3% al 2–3%. Kiam foje tamen 12 virinoj malsaniĝis samtempe, li eltrovis, ke ankaŭ vivantaj personoj povas kaŭzi la puerperan febron: Unu kun-pacientino suferis je infektita utera kancero kaj transdonis la malsanon. Semmelweis tiam ordonis desinfekti la manojn antaŭ ĉiu ajn ekzameno kaj sukcesis malaltigi la mortecon al 1,3%: Tiu kvanto eĉ estis pli malalta ol tiu de la alia akuŝa sekcio.

Malgraŭ tiu ĉi sukceso lia laboro dum longa tempo ne estis agnoskata. La studentoj kredis tiel striktan (kaj malagrablan) desinfekton ne-necesa kaj la kuracistoj rifuzis kredi, ke ili mem kaŭzis la malsanon, kiun ili volis kuraci. Pro intrigo de sia ĉefo, kiu sentis sin malatentata, Semmelweis en la jaro 1849 eĉ devis forlasi la klinikon.

Seniluziiĝinte li revenis al Pest (nuntempe: Budapeŝto), laboris tie kiel kuracisto kaj okupis ekde 1855 profesoran postenon en la tiea universitato. En la jaro 1861 li publikigis sian verkon Die Aetiologie, der Begriff und die Prophylaxis des Kindbettfiebers, en kiu li klarigis siajn eltrovojn pri la puerpera febro. Sed nur malmultaj kuracistoj subtenis lin.

En julio 1865 li pro psikozo venis al mensmalsanulejo en Döbling apud Vieno, kie li en aŭgusto mortis. Nur jarojn poste, kiam la bakteriologio evoluiĝis, liaj ideoj trovis vastan agnoskon.

Lian nomon portas la pelj granda hungara medicinascienca universitato (SOTE Semelweis Orvostudományi Egyetem)

[redaktu] Ekstera ligo

•  http://www.scienceworld.cz/sw.nsf/ID/BC19A739B0F42FA0C1256FE700654237
•  http://www.uh.edu/engines/epi622.htm
•  http://www.avicenna.cz/item/ignac-filip-semmelweis-1818-1865-smrtici-nakaza
•  Medicinscienca Universitato Semelweis hu/de/en
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com