Ignalina
El Vikipedio
Ignalina | |
Bazaj datumoj | |
---|---|
Ŝtato: | Litovio |
Distrikto: | Utena |
Subdistrikta Komunumo: | Ignalina |
nombro de enloĝantoj: | 21 500 (komunumo, stato 2005) |
nombro de enloĝantoj: | 6 200 (urbo, stato 2005) |
areo (komunumo): | ĉ. 1447 km² |
internacia telefona prefikso: | (+370) 386 |
koordinatoj: | 55° 20' N 26° 09' Oriente |
Ignalina estas subdistrikta komunumo, kaj ene de ĝi la plej granda urbeto, en la oriento de Litovio. Ĝi apartenas al la distrikto Utena, kaj situas proksimume 110 kilometrojn nordoriente de Vilno. Tra la urbo kondukiĝas la fervoja linio Vilno-Sankt-Peterburgo. Dum la jaro 2005, la komunumo havis 21 500 enloĝantojn, el tio la urbo mem 6 200. Skribe la urbo unuafoje menciiĝis dum la jaro 1810, kvankam laŭ arkeologiaj trovoj almenaŭaj ekde la 9-a jarcento homoj loĝis ĉi-tie. Norde de la urbeto Ignalina, ene de la komunumo ankoraŭ dua loĝloko, Dūkštas kun nur 1070 enloĝantoj, historie havas urban statuston.
La komunumo plenas je pitoreskaj lagoj, kiuj etendiĝas precipe okcidente de la urbetoj, kaj multaj el ili troviĝas ene de la limoj de la nacia parko Aŭkŝtajtio, kiu de nordokcidento ĝis sudokcidento situas tutproksime de la urbo.
La nuklea centralo Ignalina, sola kaj dum la lastaj jaroj arde pridisputata nuklea centralo de la baltaj landoj, situas en la pleja nordoriento de la komunuma teritorio, en distanco de preskaŭ 45 kilometroj de la urbo Ignalina kaj tutproksime de la urbo Visaginas, kiu jam ne plu troviĝas ene de la komunumo.
[redaktu] Partnera urbo
- Büren en Nordrejn-Vestfalio (Germanio)
[redaktu] Ligilo
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.