Hipotezo de Sapir-Whorf
El Vikipedio
En lingvistiko, la Hipotezo de Sapir-Whorf (HSW) diras, ke certaj pensoj en unu lingvo ne povas esti komprenataj de homoj kiuj uzas malsaman lingvon. Laŭ HSW, homoj estas forte influitaj de ilia denaska lingvo. La hipotezo estas disputebla teorio de Edward Sapir kaj lia studento Benjamin Whorf, usonaj lingvistoj.
WHORF proponis la hipotezon parte pro siaj studoj pri la lingvo de la indiana tribo Hopi. Li diris, ke pro la tempo-strukturo de tiu lingvo, ĝiaj parolantoj havas tre malsamajn ideojn pri tempo ol la parolantoj de hindo-eŭropaj lingvoj.
Lastatempe kelkaj mencias la lingvon de la Pirahã kiel ekzempla pruvo de la hipotezo. En tiu lingvo mankas vortoj por nombroj kaj kalkulado, kaj eksperimentoj montras, ke la parolantoj ne povas ĝuste kalkuli. Tamen, Daniel Everett, lingvisto kiu loĝis kun la Pirahã dum multaj jaroj, diras ke ĉe ili temas pri influo de kulturo sur lingvo, ne inverse.
Pluraj planlingvoj, plej fame Loglano kaj Loĵbano, estis faritaj parte aŭ tute por pruvi la hipotezon de Sapir-Whorf.
La hipotezo estas ofta ŝablona temo en sciencfikcio kiu temas pri lingvistiko, interalie en The Embedding de Ian Watson, Babel-17 de Samuel R. Delany, kaj la romanserio Native Tongue de Suzette Haden ELGIN.