Henry David Thoreau
El Vikipedio
Henry David Thoreau [HENri DEJvid toROŬ] naskiĝis la 12-an de julio 1817 en Concord (Masaĉuseco) kaj mortis samloke la 6-an de majo 1862. Li estis usona poeto kaj eseisto. Origine liaj individuaj nomoj estis "David Henry", sed li poste inversigis.
Plej konata li estas pro sia eseo civila malobeo, kiun li publikigis en 1849, pasiginte unu jaron en prizono pro rifuzo kunfinanci per imposto militon kontraŭ Meksiko. Tiu eseo pruveble influis Tolstoj, Martin Luther King kaj Mohandas Karamchand Gandhi. Thoreau kontraŭis ankaŭ sklavecon kaj batalis por ĝia abolo.
Kvankam li diplomiĝis en la Universitato Harvard, li ne ricevis diplomon, ĉar li rifuzis pagi la kotizon por ĝi.
Thoreau estis amiko kaj disĉiplo de Ralph Waldo Emerson.