Harareo
El Vikipedio
Harare (iama Salisbury) estas la plej granda urbo kaj samtempe ĉefurbo de Zimbabvo. Ĝi situas en la suda parto de provinco Maŝonalando, en la norda centra parto de la lando.
- Surfaco ĉ. 15 km diametro
- Loĝantaro ĉ. 2.000.000 (2001)
- Loĝdenso 235 ĝis 280 homoj je km²
Enhavo |
[redaktu] Geografio
- Geogr. situo: Longitudo: 17°49' sude; Latitudo: 31°03'oriente
- Alto super maro: 1473 m
- Vegetaĵa zono: Tropika pluvaarbaro & savanoj
- Klimata zono: varmega & seka
- Taga temparaturo en Januaro: 25,7 C; julio: 13,9 C
- Precipitaĵo/jaro 863 mm
- Pluvaj tagoj 92/Jahr
[redaktu] Historio
Harare estis fondita en 1890 kiel Fort Salisbury fare de Cecil Rhodes. Tiuloke troviĝas nun la African Union Square. Rhodes nomumis la urbon post la brita ĉefministro Lord Salisbury. La loko ricevis la statuson de urbo en 1923 kun sidejo de la kolonia registaro. Inter 1953 kaj 1963 estis ĝi ĉefurbo de Rodezio. Post la sendependiĝo de Zimbabvo en 1980, la urbo alinomiĝis post nomo de la tie vivanta popolo al Harare.
[redaktu] Ekonomio
Harare estas komerca centro de tabako, kotono, kaj citrusfruktoj. Harare estas landa trafika krucpunkto kun innternacia flughaveno kaj gravaj intervojoj.
En Harare funkcias la Universitato de Zimbabvo, fondita en 1956.
Partnerurboj: Cincinnati kaj München
[redaktu] Personoj
- Kirsty Coventry, olimpia venkinto en naĝo