Gvarania lingvo
El Vikipedio
Lingvoj > Lingvaj Familioj > Tupi-gvarania > Gvarania lingvo
La gvarania lingvo estas lingvo el la familio Tupi-Gvarani. La gvarania estas la nacia lingvo de Paragvajo (la hispana estas la oficiala lingvo). La Gvarania lingvo estas parolata ankaŭ en norda Argentino, en okcidenta Bolivio kaj en suda kaj sudokcidenta Brazilo, inkluzive de urbo San-Paŭlo de ĉirkaŭ 200 homoj en aparta kvartalo. Oni taksas, ke 6 milionoj da homoj parolas gvaranie.
En Paragvajo, tial ke 90 % de la loĝantaro parolas gvaranie, la lingvo estas uzata kiel lingvo de lernado kune kun la hispana lingvo.