Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Geokaŝado - Vikipedio

Geokaŝado

El Vikipedio

Ekzemplo de malfermita kaŝujo el Ĉeĥio
Pligrandigu
Ekzemplo de malfermita kaŝujo el Ĉeĥio

Geokaŝado (angle Geocaching [ĝiokaŝing]) estas ludo ĉe la limo de sporto kaj turismo, kiu konsistas en utiligo de la Globala loktrova sistemo (GPS) kiam oni serĉas kaŝitan objekton (kaŝujo, cache), pri kiu oni scias nur ĝiajn geografiajn koordinatojn. Dum la serĉado oni uzas ordinarajn turismajn GPS-ricevilojn. Homo okupiĝanta pri geokaŝludado nomiĝas geokaŝisto.

Enhavo

[redaktu] Kaŝujo

Kaŝujo estas iu akvorezista, plejofte plasta kesto, kanistro ktp. La fondinto de la kaŝujo post ĝia lokigo publikigas ĝiajn koordinatojn en la interreto. La kaŝujo estu sufiĉe granda, por ke en ĝi enmetiĝu taglibro, en kiun enskribiĝas ĝiaj malkovrintoj. Estas kutimo enmetadi en la kaŝujon ankaŭ iajn "donacojn por la malkovrinto" (kaŝujaĵojn). La malkovrinto de la kaŝujo rajtas la donacon reteni, sed devus anstataŭe enmeti ion propran por la aliaj partoprenantoj de la ludo.

[redaktu] Historio kaj nuntempo

Geokaŝludado ekestis en Usono senpere post kiam la 1-an de majo 2000 la decido de tiama usona prezidento Bill Clinton forigis la artifikan varion, aldonatan en la GPS-signalon, kaj plibonigis tiel la ekzaktecon de tiu ĉi navigacia sistemo por ordinaraj civilaj uzantoj de dekoj ĝis centoj al kelko da metroj. La ludo evoluiĝis de la jam antaŭ 2000 ekzistanta simila ludo nomata kaŝkestludado (letterboxing). Malsimile de kaŝkestludado, geokaŝludado aldonas la kunigon de la eluzoj de GPS kaj interreto por pliriĉigi la ludon. En junio de 2005 ekzistis en 215 landoj en la tuta mondo pli ol 171 000 kaŝujojn de geokaŝludado.

[redaktu] Geokaŝludado kaj esperanto

Geokaŝludado daŭre restas fenomeno ne multe konata ekster Usono, kaj same ĝi estas preskaŭ nekonata inter esperantistoj. Tamen en la reto jam ekzistas troveblaj spuroj de rilatoj inter esperanto kaj geokaŝumado, respektive la pli longe ekzistanta kaŝkestludado. Iuj esperantistoj okupiĝas pri la ludo, aliaj eĉ kreas kaŝujojn kies enhavo temas pri esperanto kaj kiuj tial povas servi kiel nekonvencia ilo de informado pri la internacia lingvo.

La ĉefa lingvo en la mondo de geokaŝludado estas la angla. Ĝi estas la lingvo de la lando, kie la ludo plej furoras, kaj ĝin oni oftege uzas ankaŭ ĉe alilandaj retpaĝaroj pri geokaŝludado en dulingvaj enskriboj apud la nacia lingvo. En esperanto ankoraŭ ne ekuziĝis stabila terminologio rilata al la ludoj. Jam ekzistas vikipedia artikolo pri letterboxing uzas por ĝi la terminon kaŝkestludado, tial por diferenciigi tiun de geocaching (legu pri la diferenco supre) oni por tiu uzas la nomon geokaŝludado, sekvante la distingon faritan jam antaŭe en la listeto de subĉielaj hobioj. Aldone, la verkinto de tiu ĉi artikolo kreis por tiu celo kaj proponas uzon de la jenaj terminoj:

  • geokaŝludado = geocaching = nomo de la ludo
  • geokaŝludanto = geocacher = homo, kiu okupiĝas pri la ludo
  • geokaŝludi / geokaŝumi = to go geocaching = okupiĝi pri la ludo
  • kaŝujo = cache = la serĉata objekto
  • kaŝujaĵoj = cache treasures = aĵoj, kiujn oni enmetas en la serĉatajn objektojn kiel donacon por la malkovronto

[redaktu] Vidu ankaŭ

[redaktu] Eksteraj ligiloj

Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Geokaŝado sub la gloso Geocaching
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com