Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Ganto - Vikipedio

Ganto

El Vikipedio

Ganto estas vestaĵo, kies ĉefa funkcio estas la protekto de la mano de la portanto.

Oni distingas ĉikaze la terman protekton (je malvarmo, varmego), la mekanikan protekton (je frotado, vundiĝo), la kemian protekton kaj la protekton je infektado (ekz. ĉe ĥirurgio). Krom tio oni povas uzi gantojn kiel modoartiklon aŭ kiel simbolon. En bokso oni uzas specialajn boksajn gantojn.

Plua diferenco ekzistas ĉe la formo: pugnaj gantoj (aŭ dufingraj gantoj) tenas 4 fingrojn kune kaj la dikfingron aparte, la fingrogantoj tenas ĉiun fingron aparte, la biciklaj gantoj (duongento) tenas la fingojn apartaj, sed la granda parto de fingroj restas libere.

Enhavo

[redaktu] termoprotekto

La trikitaj aŭ subŝtofitaj gantoj tenas varme la manojn de la portanto en malvarmo. Origine oni pretigis varmigajn gantojn el ledo, kiujn oni subŝtofis per lano.; nuntempe oni produktas la gantojn tute el sintezaj fibroj. La pugnogantoj (dufingraj gantoj) havas pli bonan efikon kontraŭ malvarmego, ĉar ili havas pli malgrandan surfacon ol fingrogantoj.

Ĉe varmego protektas kuirgantoj, veldistaj, asbestaj gantoj (ŝirmgantoj).

[redaktu] Mekanika protekto

Oni volas eviti per uzo de gantoj la mekanikajn vundiĝojn kiel blazojn, kalojn aŭ tranĉojn. Al tiu grupo apartenas la ĝardenaj gantoj (ofte kun gumodisketoj por la pli bona kapto), masonistaj gantoj el ledo aŭ buĉistaj gantoj el metalaj ĉeneroj. Tiuj gantoj estas plej ofte fingrogantoj, ĉar oni devas ebligi la sendependan movon de la unuopaj fingroj.

[redaktu] Ĥemia kaj kuracista protekto

Tiu ĉi grupo de la gantoj devas formi netarpenetreblan obstaklon por kemiaĵoj (ekz. acidoj kaj lesivoj) kaj mikroorganismoj, sed ili devas doni la eble plej grandan movkapablon kaj ankaŭ (sur kirurgia kampo) la maksimuman palposenton. Ili konsistas pro tio pelj ofte el eble plej maldika gumo (sinteza kaŭĉuko) aŭ simila materialo (ekz. latekso).

[redaktu] Aliaj uzeblecoj

[redaktu] Sporto

En kelkaj sporto-specioj ekz. kiel ĉe golfludo aŭ teniso oni portas gantojn por la pli bona preno. Ĉe aliaj sportoj (ekz. rajdado) gravas la mekanika protekto; ĉe aliaj la (skisporto) la termoprotekto. La boksa ganto obtuzigas la batojn. La golulo havas kaptajn gantojn. Ĉe skermado oni uzas skermogantojn, sabrogantojn.

[redaktu] Diversaĵoj

  • Religio: La episkopa aŭ pontifika ganto havas ĉe kelkaj kristanaj kredoj la ganto ritan rolon.
  • Modo: Nuntempe oni apenaŭ uzas gantojn pro modo, krom baloj. La pugnogantoj el felo estas nomitaj mufgantoj.
  • Oni uzas en kuirejo ankaŭ lavgantojn.

[redaktu] Historio

Komence oni uzis la gantojn por termoprotekto: en Odiseo de Herodoto kaj Plinius la pli juna mencias tiujn. En la mezepoko aperis la kirasa ganto el metalo. En la 17-a jarcento aperis la delikate trikitaj kaj ornmitaj fingrogantoj.

Ĝis komenco de la 18-a jarcento ofte aperis sur ilustraĵoj la gantoj, sed ĝis ĉ. 1800 nur apenaŭ. Poste, kun apero de kurt-manika modo disvastiĝas la longmanikaj gantoj, kiuj kovras eĉ ĝis la supra parto de la brakoj de damoj. Tiuj gravis ĝis mezo de la 20-a jc. kaj estis preskaŭ devigaj ĉe baloj. Por la viroj la gantoj gravis ekde 1700 kiel termo-, kaj mekanikaj protektiloj. Esceptoj estis la profesiaj uniformoj (fiakristo, ŝoforo, ĉambristo (angle butler) ktp.).

Socidece an la altaj klasoj, kaj poste al ĉiuj klasoj pro "alburĝeco" de la deconormoj, kaj ankaŭ ĉe servistoj en alrangaj domoj, surhavo de ganto iĝis dumtempe (pr.1850-1950) deviga, kaj detalaj ĝentilo-normoj ekzistis pri kiam oni devas surmeti ilin aŭ devas demeti ilin laŭ la cirkonstancoj.


Vidu gantpupo


[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:

Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Ganto sub la gloso Glove


[redaktu] Eksteraj ligiloj

•  http://www.stbg.de/Zeitung/se105/ekzem.htm
•  http://www.fordham.edu/halsall/ancient/pliny-letters.html
•  http://classics.mit.edu/Herodotus/history.6.vi.html
•  http://www.agnelle.com/corporate/fr_fabrication.html


Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon.


Ĉi tie estas aldonaj eksteraj ligiloj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn eksterajn ligilojn kaj metos ilin en la artikolon.
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com