Bildstrio
El Vikipedio
Bildstrio, ankaŭ nomigita komikso, estas speco de bildliteratura rakonto, tre mallonga, tiel ke la bildoj trovas lokon en unu, normale horizontala strio. Tiu difino ne estas severa; oni ofte trovas bildstriojn kun du horizontalaj vicoj de bildoj, kaj okazas, ke bildstria aŭtoro sentas la bezonon je iom pli da spaco kaj tial metas du malgrandajn bildojn unu super la alian.
Tamen ne ĉia bildliteraturo estas bildstria. Nepra limo ŝajnas esti la grandeco de unu paĝo; se historieto bezonas pli ol unu paĝon, ĝi ne estas konsiderata bildstria.
Alia kriterio de bildstrieco estas, ke la dialogoj aperas ne sub aŭ apud, sed en la bildoj, en parolvezikoj. Aliaj, priskribaj tekstoj ne ekzistas aŭ estas limigitaj al malmultaj vortoj en bildangula kesto (ekz. "iom poste"). Bruoj ofte estas indikitaj per la koncerna verbo aŭ ties radiko, skribita senvezike en la bildon ("grinc", "ronk", "krak" ktp.).
Ekzemploj de bildstrioj estas la rakontoj pri la Reĝo de Umo, kiuj iam aperis en la revuo Kontakto, aŭ la strioj de la argentina verkisto Quino pri la knabineto Mafalda.
[redaktu] Vidu ankaŭ
[redaktu] Eksteraj ligiloj:
- Kisa cha Mzee Meko Tanzania bildstrio kun esperanto-traduko