Vikipedio:Faktoj el artikoloj
El Vikipedio
[redaktu] Numero 1, Augusto 2006
- Dum flugo de tikodromedo ĝi aspektas kiel strange kolorita upupo, sidante ĝi ja similas al muso.
- En Rusio la eltiraĵo el la verko de Richard Strauss "Tiel diris Zaratuŝtro..." ("Also sprach Zaratustra") populariĝis pro tio, ke ĝi sonas komence de populara televida kvizo.
- Meze de Ostankina turo situas ŝika restoracio "La sepa ĉielo"
- La memorŝtono sur la tombo de Vladimir Voroŝilov, inventinto de la ludo "Kio? Kie? Kiam?", havas la aspekton de nigra skatolo.
- La sultano Ŝahriar rezoluciis de tiam edziĝi ĉiumatene kun virgulino, kiu estos senkapigita sekvantan matenon. Ŝehrazad sukcesis prokrastigi tiun verdikton por 1001 noktoj ĝis la sultano abolis sian rezolucion.
- 40 % de la tuta ĝis nun elminita oro en la mondo devenas de Witwatersrand, montara regiono en Afriko.
- Se vi sukcesas ŝteli viranason de iu kamparano el la vilaĝo Vlkoš el Ĉeĥio, tiam tiu vilaĝano devas senpage gastigi vin dum kermeso.
- Charles Messier kompilis sian faman Messier-katalogon cele eltrovi ĉiujn nebulozojn, ĉar ili malhelpis al astronomoj eltrovi kometojn.