Ostankina turo
El Vikipedio
Ostankina turo - televida turo en Moskvo, ĉ. 540 metrojn alta. Finkonstruita en 1967 - tiam ĝi estis la plej alta konstruaĵo en la mondo. Arkitekto Nikolaj Nikitin uzis novajn ideojn: aplikis anticipe streĉitan ferbetonon, plifortigitan per internaj ŝtalaj drategoj. La turo ne havas profundan fundamenton, kaj ĝia stabileco estas atingita per granda pezo de la baza konusforma parto kompare kun la alta masto. En la turo estas 9 rapidaj liftoj (5 por ŝarĝoj kaj 4 por pasaĝeroj).
Meze de la turo, je 337-metra alto situas restoracio "Седьмое небо" ("La sepa ĉielo") kun panorama teraso.