Witwatersrand
El Vikipedio
Witwatersrand (afrikanse "blank-akva rando/kresto") estas montaro en la sud-afrikaj provincoj Ĥaŭtengo, Mpumalanga kaj Nord-Okcidento. Ĝi longas ĉ. 200 km kaj atingas alton de 1779 metroj. Ĉar ĝi situas en altebenaĵo, ĝi estas nur ĉ. 300 metrojn pli alta ol la ĉirkaŭaĵo.
Ĝi estas parto de la akvodislimo inter Hinda Oceano kaj Atlantiko. Ĝi enhavas multe da oro; 40 % de la oro ĝis nun minita surtere devenas de tie. Pro tio la sud-afrika valuto, la rando (ZAR), ricevis sian nomon. Aliaj minaĵoj estas arĝento, iridio kaj karbo.
La regiono de la aglomeraĵoj de Johanesburgo kaj Ĉvaneo estas nomata ankaŭ (regiono de) Witwatersrand. La universitato de Johanesburgo nomiĝas "Universitato de Witwatersrand".
Urboj proksimaj al Witwatersrand estas Johanesburgo, Benoni, Boksburg, Springs kaj Germiston.