Emuo
El Vikipedio
Emuo | |||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | |||||||||||||||||||||
|
|||||||||||||||||||||
Binoma nomo / Trinoma nomo / ktp. | |||||||||||||||||||||
D. novaehollandiae |
Emuo (Dromaius novaehollandiae) estas senflugila birdo en la ordo Strutoformaj de Aŭstralio.
Kvankam mal pligranda ol la afrika struto, la emuo atingas 1,90 m kaj 55 kg.
Ĝi vivas nur en Aŭstralio, en mezsekaj ebenaĵoj kaj maldensaj arbaroj. Ĉar emuoj iafoje serĉas profiti el la homa aktiveco, t.e. agrikulturo, ili estis persekutataj. Sed nunepoke la homoj defendas sin pli per bariloj ol per militartileria atako kiel en 1932.
Emuoj estas sociaj birdoj, vivantaj sole sed movantaj grupe. Ili manĝas ĉiun taŭgan nutraĵon: semojn, herbojn, radikojn, insektojn, ktp.
La emuino demetas kvin ĝis dek-kvin ovojn kiuj estos kovataj de la masklo, kiu ankaŭ vartos la idojn. Tiel la emuino povas serĉi alian masklon. La kovado daŭras 56 tagojn, la emuidoj povas marŝi post kelkaj horoj kaj restos kun sia patro dum kvin monatoj.
Estis unu subspeco en la Tasmania insulo, D.n. diemenensis, kiu malaperis en 1865.