Ekskomuniko
El Vikipedio
Ekskomuniko estas disciplina sankcio, kiu implicas la ekskludon (en variaj gradoj) el komunumo religia aŭ politika, precipe el eklezio kristana pro doktrinaj "eraroj" aŭ morala manko.
Ĝenerale, grupa ekskomuniko kaŭzas la aperon de novaj kristanaj grupoj aŭ disigas frakciojn jam ekzistantajn, kaj estas simptomo de skismo: en la jaro 1054 la papo en Romo kaj la patriarko de Konstantinopolo reciproke ekskomunikis unu la alian; je la 3-a de januaro 1521 la papo Leono la 10-a ekskomunikis Martenon Luteron; post la ekskomuniko fare de la Roma papo en 1906 mariavitoj malkaŝe deklaras sin kiel nova eklezio.
En mezepoko, individua ekskomuniko estas grava ilo de la katolika eklezio eĉ kontraŭ milita perforto, sed ekde la reformacio, ekskomunikata individuo povis lasi sian originan grupon kaj aliĝi al alia. La disigo inter eklezio kaj ŝtato preskaŭ nuligis la efikon de ekskomuniko. En 19-a jarcento, katolika eklezio ekskomunikis la framasonojn, sed tiu preskaŭ ne havis influo en ĝia homforto.
La kazo de framasonismo montras, ke ekskomunikado ne nepre estas individua decido, ĉar la ekskomuniko de la framasonoj validas ankaŭ por estontaj anoj de tiu grupo, kiuj per la nura fakto (latine ipso facto) de sia aniĝo ekskomunikiĝas. En katolikismo ekzistas listo de 12 pekoj, kiuj kaŭzas aŭtomatan ekskomunikiĝon (latine latæ sententiæ = per transigita verdikto):
- Apostatado (forlaso de la fido)
- Herezo
- Skismo
- Simonio (komercado per religiaĵoj)
- Profanado de la eŭkaristio
- Korpa atako al papo
- Provo absolvi adultanton
- Ordinado de episkopo sen papa mandato
- Malkaŝo de detaloj de konklavo fare de ne-elektanto
- Simonia havigo de la papa ofico
- Lezo de la konfesa sekreto fare de episkopo aŭ pastro
- Perado de plenumita abortigo
Ankaŭ aliaj religioj, kiel judismo kaj Ortodoksa Bahaa kredo, havas formojn de ekskomuniko.