Charles de l'Écluse
El Vikipedio
Charles de l'Écluse, nask. 1526 en Arras, mort. la 4-an de aprilo 1609 en Lejden, estis franca botanisto, kaj kiel unue priskribis la elamerike ĵusalvenintan terpomon.
Lia lernejtempo tipikas de la kleruloj tiutempaj, kiam estis klera interlingvo tra tuta Eŭropo, nome Latino: 1546-e li estas studento en universitato Loveno (nun en Belgio), en 1548 li enskibiĝas en universitaton Marburg ( centra Germanio), por studi folozofion, kaj profundiĝi en la sia protestanta kristana fido. Poste jare 1550-1554 li studadas en la tiam altaksata universitato de Montpellier (mediteranemara Francio). Poste li loĝos en Vieno, Parizo, Frankfurto ĉe Majno, kaj fine Lejden (Nederlando), kie li estis docento pri botaniko.
Je la 26-a de januaro 1588 enmanigis al li kelkajn tuberojn de terpomoj filipo de SIVRY, guberniestro de Mons, kiu mem ricevis ili de sekvantarano de la papa ambasadoro (kelkaj plantoj estis senditaj al papo Pio la 4-a far kunulo de Francisco Pizzaro. li tiam kiel unue konatigis la planton, kiun li nomas Taratuffi aŭ "papa-ojn de la peruanoj".