Vikipediisto:EmmaR
El Vikipedio
Mia antaŭnomo estas Emmanuelle, kaj mi naskiĝis en 1962. Mi loĝas en Francio, en pariza regiono. Profesie mi estas komputilistino. Mi eklernis Esperanton en 2003 kaj ekde tiam multe aktivas por Esperanto: mi gvidas kursojn en loka klubo kaj okupiĝas pri retkursoj (http://ikurso.esperanto-jeunes.org), partoprenas kiel tradukanto en lernu (www.lernu.net) kaj Lingva Prismo (http://lingvo.info). Mi kunadministras la ludon Samepiniuloj (http://sam.esperanto-jeunes.org) kaj Farbskatol' (www.farbskatol.net). Krom Esperanto, mi interesiĝas pri ĝardenado, trikado kaj Interreto.