Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Bona Espero - Vikipedio

Bona Espero

El Vikipedio

Bona Espero en 2003

Bona Espero estas komunumo kaj bieno-lernejo por malriĉaj infanoj en Alto Paraíso, Gojaso, Brazilo, fondita en 1957 de esperantistoj Giuseppe kaj Ursula Grattapaglia. Esperanto estas la komunikilo en ĝi.

Por la sidejo de tiu institucio oni elektis altebenaĵon, kiu troviĝas en la centro de Brazilo. Tiu sidejo situas apud la urbeto Alto Paraíso, en mediprotektata regiono, kie oni starigis la nacian parkon Chapada dos Veadeiros ("Altebenaĵo de cervĉasistoj").

En Bona Espero, esperantistoj protektas, edukas kaj instruas infanojn plej ofte sen familioj, aŭ kiuj spertas mizerajn vivkondiĉojn. Ili estas alfabetigataj (ankaŭ pere de Esperanto kaj kun la kunlaboro de limtempaj volontuloj) danke al la ekonomia subteno de esperantistoj el pluraj landoj. La brazila ŝtato limigis sian helpon preskaŭ nur al senpaga livero de elektro. Danke al la sindonemo de la prizorgantoj, jam pli ol 350 geinfanoj estis alfabetigitaj en la daŭro de la jaroj, kaj preskaŭ 20 el ili nun instruas en la najbaraj urbetoj kiel diplomitaj geinstruistoj.

Tie la homoj sin nutras laŭ vegetarana vivmaniero. Tie la ĉefaj bazaj elementoj por pretigi la tagan menuon estas rizo aŭ spagetoj aŭ legoma supo, fazeoloj aŭ sojfaboj kune kun aliaj legomoj, kaj fruktoj. Ankaŭ lakto kaj fromaĝo troviĝas en la ĉiutagaj menuoj por provizi la geinfanojn per plia kvanto da proteinoj. En la lerneja farmo oni memproduktas, malgrandskale nur la necesajn legomojn por la komunumo, ĉar la grundo estas ne taŭga por komerca agrikulturo. Tiu agrikultura aktiveco, kiu preskaŭ garantias memsufiĉon por ĉirkaŭ 50 loĝantoj, estas zorge realigata laŭ ekologiaj kaj mediprotektaj metodoj. La kreskado de la legomoj kaj de la arbofruktoj estas stimulata nur per organikaj produktoj. Kiel kontraŭparazitaj rimedoj oni ne uzas kemiaĵojn. La multnombraj birdoj kiuj vivas en la bieno solvas la problemon, repagataj per la fruktoj kaj de la legomoj kiuj kreskas en la ĝardenoj mem.

En 2004 Aneta UBIK el Germanio instruis la sekretojn de la ĉapelitaj literoj, antaŭe estis Marit BOHR kaj la franca Magali, la argentinano Alejandre kaj la franco Patrick, Katarína el Slovakio, Vitaly el Murmansk, Fernando el Urugvajo, Tobias kaj Gabriella, Krystoph kaj Agnieszka, Riccardo el Italio kaj Giovanna – preskaŭ senfina listo en la lastaj dudek jaroj de spontaneaj deziroj helpi.

Aliaj lingvoj
Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com