Ebooks, Audobooks and Classical Music from Liber Liber
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z





Web - Amazon

We provide Linux to the World


We support WINRAR [What is this] - [Download .exe file(s) for Windows]

CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
SITEMAP
Audiobooks by Valerio Di Stefano: Single Download - Complete Download [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Alphabetical Download  [TAR] [WIM] [ZIP] [RAR] - Download Instructions

Make a donation: IBAN: IT36M0708677020000000008016 - BIC/SWIFT:  ICRAITRRU60 - VALERIO DI STEFANO or
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Blankventra maraglo - Vikipedio

Blankventra maraglo

El Vikipedio

Blankventra maraglo
Dosiero:240px-WhiteBelliedSeaEagleSmall.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Falkoformaj Falconiformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Maraglo Haliaeetus
Specio: Blankventra maraglo Haliaeetus
leucogaster
Binoma nomo / Trinoma nomo / ktp.
Haliaeetus
leucogaster

Gmelin 1788

La Blankventra maraglo (Haliaeetus leucogaster) estas granda rabobirdo el familio Akcipitredoj kiuj inkludas ankaŭ multajn aliajn tagajn rabobirdojn, kiel milvoj, buteoj, agloj, akcipitroj kaj cirkuoj.

Enhavo

[redaktu] Disvastiĝo

Temas pri loĝanta birdo kiu okupas la tutan marbordon (kaj proksimajn akvoterenojn) el Barato tra la tuta sudorienta Azio kaj tieaj insuloj kaj insularoj (Tajvano, Filipinoj, Indonezio, Novgvineo) ĝis Aŭstralio kaj eble Novzelando. Oni konsideras ĝin komuna: ili estas facile videblaj ekzemple en la aŭstraliaj marbordoj kie kuniĝas laŭ dumvivaj paroj la tutan jaron. Tre ofte oni aŭskultas ties laŭtan gakadon ĉefe dum bredado. Oni vidas tiujn maraglojn sur gvatejo aŭ ŝvebante akvan surfacon aŭ apudajn terenon aŭ malferman arbaron.

[redaktu] Aspekto

Tiu granda aglo, longa je 70 ĝis 80 cm kun enverguro de 2 m, estas tre klare diferencebla. Plenkreskulo havas blankajn kapon, bruston, ventron, krurplumaron, antaŭan subflugilon kaj voston. Supraj partoj estas malhelgrizaj kaj la nigra malantaŭa subflugilo ege kontrastas kun la blanka antaŭa parto. La vosto estas mallonga kaj kojnforma kiel tiu de ties samfamilianoj nome la Blankkapa maraglo Haliaeetus leucocephalus kaj la Blankvosta maraglo Haliaeetus albicilla. La beko estas granda, hoka kaj griza -kun pli malhela pinto- kaj la okuloj malhelbrunaj. La kruroj estas blankecaj kun nigraj krifoj.

Junuloj estas flavecaj, sed ili estos blankaj -kiel plenkreskuloj- post kvar jaroj per ŝanĝo laŭ makuloj. Inoj estas similaj, sed pli grandaj ol maskloj - ĉ. 85 kaj 75 cm- kaj pezas ĝis 4 k. Oni ne diferencigas subspeciojn.

La Blankventra maraglo (Haliaeetus leucogaster) estas la dua pli granda aŭstralia rabobirdo post la plejbruna Kojnforma aglo, Aquila audax, kiu longas ĝis 1m. Junaj maragloj povas konfuziĝi kun la kojnforma aglo, sed ili havas pli palajn kapon kaj voston kaj pli levitajn flugilojn dum ŝvebo.

[redaktu] Kutimoj

Tiu aglo flugas fortege kaj ofte per flugiloj formantaj malaltan von. Ili profitas varman aerfluon por supreniri.

[redaktu] Manĝado

Kial aliaj maragloj ili manĝas ĉefe fiŝojn -kiujn kaptas perkrife el la akva surfaco dumfluge kaj foje merĝas-, sed ili povas predi ankaŭ marajn serpentojn, testudojn aŭ krustacojn -kiujn faligas el aero por rompi iliajn konkojn- aŭ aliajn bestojn -mamulojn, birdojn, reptiliojn- kaj eĉ manĝi kadavraĵon -ekzemple de ŝafo aŭ fiŝo- akompanate de nigraj aŭ hindiaj milvoj. Ili estas lertaj predantoj kiuj kuraĝas ataki grandajn predojn ĝis grando de cigno aŭ ĝenas aliajn birdojn devigi ilin faligi ties predon. Ili povas manĝi sole, pare aŭ familie.

[redaktu] Bredado

Ili nestas kutime proksime de aliaj birdoj de la sama specio, do ili estas sociaj, en grandegaj nestoj -ĝis 3 m diametre kaj ĝis 30 m altaj- el bastonetoj kun verda foliaro ene en arboj, manglejoj aŭ klifoj, eĉ surplanke, se malestas arboj, reuzotaj dum jaroj. Tie la ino demetas du ovojn plej ofte, sed el unu ĝis tri kaj foje du birdidoj brediĝas. Kovado daŭras ĉirkaŭ 40 tagojn plej ofte farata de la ino, sed foje de la masklo. Idoj elflugas post du monatoj.

[redaktu] Eksteraj ligoj

Our "Network":

Project Gutenberg
https://gutenberg.classicistranieri.com

Encyclopaedia Britannica 1911
https://encyclopaediabritannica.classicistranieri.com

Librivox Audiobooks
https://librivox.classicistranieri.com

Linux Distributions
https://old.classicistranieri.com

Magnatune (MP3 Music)
https://magnatune.classicistranieri.com

Static Wikipedia (June 2008)
https://wikipedia.classicistranieri.com

Static Wikipedia (March 2008)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com/mar2008/

Static Wikipedia (2007)
https://wikipedia2007.classicistranieri.com

Static Wikipedia (2006)
https://wikipedia2006.classicistranieri.com

Liber Liber
https://liberliber.classicistranieri.com

ZIM Files for Kiwix
https://zim.classicistranieri.com


Other Websites:

Bach - Goldberg Variations
https://www.goldbergvariations.org

Lazarillo de Tormes
https://www.lazarillodetormes.org

Madame Bovary
https://www.madamebovary.org

Il Fu Mattia Pascal
https://www.mattiapascal.it

The Voice in the Desert
https://www.thevoiceinthedesert.org

Confessione d'un amore fascista
https://www.amorefascista.it

Malinverno
https://www.malinverno.org

Debito formativo
https://www.debitoformativo.it

Adina Spire
https://www.adinaspire.com