Berlina muro
El Vikipedio
La Berlina muro estis ekkonstruita je la 13-a de aŭgusto 1961 kaj estis ekmalkonstruata je la 9-a de novembro 1989. Ĝi dividis la urbon Berlinon en Okcidenta Berlino apartenanta al Federacia Respubliko Germanio kaj Orienta Berlino apartenanta al Germana Demokratia Respubliko, laŭ, respektive, la sektoroj okupitaj de Britio, Francio kaj Usono unuflanke kaj Sovetio aliflanke. Ĝin konstruis GDR por malhelpi formigron de siaj civitanoj al Okcidento. Dekoj da homoj estis mortpafitaj dum ili provis transiri la Muron. La Berlina Muro estis la plej forta konkretiĝo de la Malvarma milito kaj la Fera Kurteno. Ĝi estis parto de landlimaj gvatejoj inter ambaŭ Germanioj.
La okcidenta flanko de la muro estis kovrita de pentraĵoj kaj murskribaĵoj de popolanoj. La muro trabaris kelkajn gravajn stratojn en antaŭmilita Berlino kiel aleo Unter den Linden kaj Alexanderplatz.
Nun, la muro malaperis kaj nur restas parto konservita muzeece kaj ŝtonlinio en grundo markante la eksan situon de la muro.
[redaktu] Vidu ankau
- Paralelo 38 inter Norda Koreio kaj Suda Koreio